Serĉi en la retejo
Eŭropo : lasttempaj artikoloj
- Ne al Tito-strato en Slovenio !
- Divorco finfine laŭleĝa en Malto
- Ratko Mladić arestita
- Islanda vulkano ĝenas eŭropan aertrafikon
- Sociaj movoj pliampleksiĝas en Hispanio
- Ĉu baldaŭ registaro en Belgio ?
- Mallonge el Eŭropo
- Princo Charles atingas atend-rekordon
- Ĉu Kadafi havas gravan sekreton pri Francio ?
- En Rusio ne plu estas Milico
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Unesko nomumas Erevanon kiel Monda Ĉefurbo de la Libro 2012. |
|
|
| Eŭropo - Kulturo |
ARMENIO - 24-an de julio, 2010.
La Organizo de Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo (Unesko) elektis Erevanon kiel Monda Ĉefurbo de la Libro en 2012, laŭ publikigita komuniko en la retpaĝaro de la organizo. Tiu decido estis adoptita de la Komitato de Selektado de la Ĉefurbo de la Libro 2012 konsistanta el reprezentantoj de la tri ĉefaj internaciaj libro-sektoro kaj eldono, plus Unesko. Tiamaniere, la armena ĉefurbo fariĝas la dekdua urbo nomumita Monda Ĉefurbo de la Libro, post Madrido (2001), Aleksandrio (2002), Nov-Delhio (2003), Antverpeno (2004), Montrealo (2005), Torino (2006), Bogoto (2007), Amsterdamo (2008), Bejruto (2009), Ljubljano (2010) kaj Bonaero (2011). “Mi gratulas Erevanon, kiu prezentis tre interesan projekton kiu ampleksigas vastan aron da temoj, inkluzive de la liberesprimo, kaj aranĝoj por infanoj, niaj legantoj kaj aŭtoroj de la morgaŭo" diris la ĝenerala direktorino de Unesko, Irina Bokova. Bokova aldonis, ke la prezentita programo de la armena ĉefurbo estas “tre detaligita, realisma kaj respegulas la socian strukturon de la urbo”. “Tiu programo estos memorata dum multe da tempo”, antaŭvidis la estrino de Unesko.En 2012 Armenio festos la 500-jariĝon de la unua presita volumo en la armena. En 1512, la armena estis la unua lingvo inter ĉiuj nacioj kaj de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj kiu havis presitan libron. (Fonto: RIA Novosti) Artikolo sendita al ni de Andy Hernández Martínez |




ARMENIO - 24-an de julio, 2010.
“Mi gratulas Erevanon, kiu prezentis tre interesan projekton kiu ampleksigas vastan aron da temoj, inkluzive de la liberesprimo, kaj aranĝoj por infanoj, niaj legantoj kaj aŭtoroj de la morgaŭo" diris la ĝenerala direktorino de Unesko, Irina Bokova. Bokova aldonis, ke la prezentita programo de la armena ĉefurbo estas “tre detaligita, realisma kaj respegulas la socian strukturon de la urbo”. “Tiu programo estos memorata dum multe da tempo”, antaŭvidis la estrino de Unesko.