Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Filmo pri nigra Dumas kun blanka aktoro Depardieu estigas disputon Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 8
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Kulturo
FRANCIO - 19-an de februaro, 2010.

Filmo pri la 19-jarcenta franca aŭtoro Alexandre Dumas incitas disputon ĉar blanka aktoro estis elektita por portreti la romaniston, kiu estis de afrika deveno. La fama sed blankhaŭta filmstelulo, Gérard Depardieu, devis malheligi sian haŭton kaj porti buklan perukon por ludi tiun rolon en "L'Autre Dumas" (La alia Dumas).

Kritikantoj argumentas, ke la franca filmindustrio intence volis kaŝi la etnecon de la fama romanisto. Ili diras, ke aktoro de miksita deveno devus esti elektita por ludi la rolo de tiu nacia heroo. La elekto de blanka viro en titola rolo de la nova filmo incitis rasisman disputon.

Patrick Lozes, prezidanto de la Konsilio de Nigraj Asocioj de Francio, sentas, ke la afrika heredaĵo de Alexandre Dumas estis intence subpremita por la prezento de la filmo. "Tio estas tre ŝoka kaj estas insultanta.Tio estas maniero diri, ke ni ne havas ajnan nigran aktoron kiu havas la talenton ludi la rolon de Alexandre Dumas, kja tio nature ne estas vera."

Dumas estis la nepo de haitia sklavo kaj ofte parolis pri si mem kiel negrulo. La historiisto Claude Schopp diras, ke kvankam liaj libroj estis admirataj de la samtempuloj, li estis ofte mokita pro sia koloro. "En karikaturoj aŭ en skizoj li estis ĉiam prezentita kun grandaj lipoj, kun afrikeca hararo, kiel speco de monstro." La direktoroj de la filmo insistas pri tio, ke ili simple elektis aktoron kiu iel povus egali la famecon kaj personecon de Dumas.

Kaj kvankam li ne povas dividi la etnecon de la fama aŭtoro, kiu pli bone, ili diras, ol la pli granda kaj pli fama franca aktoro Depardieu povus portreti tian buntan famulon ?...


 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi