Serĉi en la retejo
Eŭropo : lasttempaj artikoloj
- Ne al Tito-strato en Slovenio !
- Divorco finfine laŭleĝa en Malto
- Ratko Mladić arestita
- Islanda vulkano ĝenas eŭropan aertrafikon
- Sociaj movoj pliampleksiĝas en Hispanio
- Ĉu baldaŭ registaro en Belgio ?
- Mallonge el Eŭropo
- Princo Charles atingas atend-rekordon
- Ĉu Kadafi havas gravan sekreton pri Francio ?
- En Rusio ne plu estas Milico
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Mortis antropologo Lévi-Strauss |
|
|
| Eŭropo - Kulturo |
![]() FRANCIO - 4-an de novembro, 2009.Claude Lévi-Strauss, kiu mortis lastan semajnon je la aĝo de 100 jaroj, estis ĝenerale rigardata kiel fondinto de moderna antropologio kaj unu el la plej eminentaj pensuloj de Francio. Li enkondukis strukturismon al antropologio, pritrakto kiu provas identigi komunajn skemojn de konduto kaj penso en ĉiuj homaj socioj. Lévi-Strauss naskiĝis en 1908 en Bruselo, Belgio, de francaj gepatroj de Juda deveno.
Li pasigis sian junaĝon en Parizo kaj studis ĉe la la fama kaj prestiĝa universitato Sorbonne. En la mezaj 1930-aj jaroj li iris al San-Paŭlo, Brazilo, kie li instruis sociologion antaŭ ol sin turni al antropologio. Li faris esplorojn en la regiono de Mato Grosso kaj Amazonaj regionoj. Poste kelkaj kritikantoj atentigis, ke Lévi-Strauss pasigis limigitan tempon kun la triboj kiujn li studis kaj havis limigitan konon de ilia lingvo. Tamen liaj labordomajnoj plifortigis siajn superlernejajn akreditaĵojn kaj poste formis la substancon de la libro kiu fariĝis fame konata, "Tristes Tropiques". En 1939 li revenis al Francio kaj partoprenis la militon, kaj pasigis kelkajn monatojn apud la defenda Linio Maginot. Post la franca kapitulaco en 1940, Claude Lévi-Strauss laboris kiel instruisto sed estis malakceptita sub rasaj leĝoj enkondukitaj de la reĝimo de Vichy, kiu kunlaboris kun la Nazioj, kaj forflugis al Usono. Dum instruado en Nov-Jorko, li amikiĝis kun la fama antropologo Franz Boas, kaj estis influata de li. En 1942, li aliĝis al la Movado de Libera Francio kaj laboris por la usona Oficejo de Militaj Informoj.Lévi-Strauss revenis al Francio en 1948 por kompletigi sian doktoriĝon. Post unu jaro li eldonis sian tezon kiel libron, "La Elementaj Strukturoj de Parenteco", kiu fortigis lian reputacion inter scienculoj. En 1955 li eldonis la libron "Tristes Tropiques", priskribon de sia pasigita tempo kiel eksterlandano en Brazilo kaj samtempe filozofia medito. La libro, kiu komenciĝas kun la frazo : "Mi malamas vojaĝojn kaj esploristojn", estis tuj aklamita kiel majstroverko kaj igis la aŭtoron unu el la plej konataj intelektuloj de Francio. Li poste publikigis treege influajn librojn, inter kiuj estas "Struktura Antropologio" (1958), la "Sovaĝa Menso" (1962), kaj "La Kruda kaj la Kuirita" (1964). Tiu ĉi lasta estigis serion da verkoj titolitaj "Mitologioj", en kiuj Lévi-Strauss trovis multajn komunajn aspektojn trans malsimilaj kulturoj. Jam tiam Lévi-Strauss estis tutmonda famulo kaj instruis en la prestiĝa "Collège de France", Supera Lernejo de Francio. Li poste fariĝis membro de la "Académie Francaise", la finfina laŭdo por franca intelektulo. Kvankam liaj ideoj, kiel tiuj de aliaj strukturalismaj pensuloj, influis la studentajn ribelulojn de 1968, li fine ne aprobis la tumultantojn. "Post komenca reago de scivolemo,mi eksciis kaj laciĝis de tiuj amuzoj kaj ludoj, mi malamis majon 68," li skribis. Kvankam ne plej konata pro lia humuro, Lévi-Strauss faris rimarkon pri la usona vestofirmao samnoma. "Tiu bedaŭrinda samnomeco neniam ĉesis ĝenadi min, kiel fantomo" li iam skribis. "Ne unu jaro pasas sen ke mi ricevas mendon por ĝinzoj - kutime el Afriko." Omaĝante al Claude Lévi-Strauss, la franca prezidento Nicolas Sarkozy karakterizis lin kiel "tre granda scienculo, ĉiam malferma al la mondo, kiu kreis modernan antropologion". Legu pli pri Claude Lévi-Strauss |





FRANCIO - 4-an de novembro, 2009.
En