Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Nova artaĵo de Leonardo da Vinci eltrovita Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Kulturo
13-an de oktobro, 2009.

Nova portreto fare de Leonardo Da Vinci eble estis eltrovita ĉar fingrospuro trovita sur tiu protreto ege similas al alia eltrovita sur unu alia verko. Laboratorio en Parizo trovis la fingrospuron "tre kompareblan" al unu kiu aperas en verko de Da Vinci en Vatikano. La revuo "Antiques Trade Gazette" raportis, ke la verko, antaŭe katalogita kiel "Germana, frua 19a jarcento", povus valori dekojn da milionoj da dolaroj.

La verko antaŭe ŝanĝis manojn kontraŭ ĉirkaŭ 19 000 usonaj dolaroj. Artofakulo trovis la fingrospuron apud la supra maldekstra parto de la verko, kiu respondas al la pinto de la indekso aŭ mezofingro. Ĝi estas "tre komparebla" kun alia spuro sur la verko de Da Vinci "Sankta Hieronimo" en Vatikano, kiu estis pentrita frue en la artista kariero, kiam li ankoraŭ ne laboris kun helpantoj. Transruĝa analizo montris "gravan" stilan paralelon kun verko fare de Da Vinci, "Portreto de Virino Profile", kiu pendas en la kastelo de Windsor, la revuo raportas. La analizo rivelis, ke tiun verkon pentris maldekstramana artisto, kiel Da Vinci estis.

Pentrita per inko kaj kretoj, la juna virina kostumo kaj hararo reflektas modon el Milano de la 15-a jarcento, dum karbona analizo de la artaĵo konfirmas la datumon. La scienculo kaj specialisto pri Da Vinci, Martin Kemp, Profesoro pri Historio de Arto ĉe la Universitato de Oksfordo, kredas, ke la adoleskantino, montrita profile, povus esti Bianca Sforza, filino de Ludovico Sforza, Duko de Milano (1452-1508) kaj lia mastrino Bernardina de Corradis. Li sugestis ĉi tion "per procezo de elimino".

La portreto estis vendita ĉe Christie's en Nov-Jorko en 1998, sub la nomo "Knabino Profile en Renesanc-stila vestaĵo". Ĝi estis katalogita kiel "Germana, frua 19a jarcento", kun takso de proksimume 12 000 ĝis 16 000 dolaroj, kaj aŭkcie vendiĝis kontraŭ 19 000. Ĝi estis poste vendita kontraŭ simila sumo al Kanadano, Peter Silverman, en 2007. Sro Silverman kredis, ke la artaĵo estas multe pli interesa ol nura knabina portreto, kaj komencis fari enketon pri la afero post diskuto pasintjare kun la Dro Nicholas Turner, siatempe Vartisto de Presaĵoj kaj Desegnoj ĉe la British Museum en Londono. La artaĵo estos elmontrata en ekspozicio en Svedio venontjare.

 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi