Serĉi en la retejo
Eŭropo : lasttempaj artikoloj
- Ne al Tito-strato en Slovenio !
- Divorco finfine laŭleĝa en Malto
- Ratko Mladić arestita
- Islanda vulkano ĝenas eŭropan aertrafikon
- Sociaj movoj pliampleksiĝas en Hispanio
- Ĉu baldaŭ registaro en Belgio ?
- Mallonge el Eŭropo
- Princo Charles atingas atend-rekordon
- Ĉu Kadafi havas gravan sekreton pri Francio ?
- En Rusio ne plu estas Milico
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Kalsonoj de famuloj en belga muzeo |
|
|
| Eŭropo - Kulturo |
![]() BELGIO - 18-an de julio, 2009.Estas malmulte sciata fakto, ke la belga ministro pri financo portas blue kaj blanke striitan boksistan kalsonon, kaj la kalsonomuzeo en Bruselo havas paron por tion pruvi . Belga artisto Jan Bucquoy diris, ke kadritaj subvestoj reprezentas utopian sopiron al egaleca socio. "Se mi estus portretinta Hitleron en sia kalsono tie ne estintus milito. Mi pensas, ke ĉi tiel vi povas helpi pli bonan mondon," Bucquoy diris al Reuters. "Se vi timas iun, simple imagu lin aŭ ŝin kun sia kalsono. La hierarkio falos kaj vi vidos, ke ĉi tiu estas homo kiel iu ajn alia. Ni ĉiuj estas egalaj, ĉiuj fratoj." La "Musée du Slip" aŭ kalsonomuzeo, kiu malfermiĝis en Bruselo iom antaŭe ĉi-monate, prezentas ĉefe subvestojn donacitajn de plejparte belgaj artistoj, kantistoj kaj politikistoj. Ĉiun paron akompanas atesto de aŭtentikeco kaj sendube ĝi estis portita minimume unu fojon de la donacanto. Aliloke, bildoj de tiuj nevolaj aŭ kiuj ne povis transdoni kalsonojn estas ornamitaj kun subvestoj malgraŭ ĉio. Presaĵo en la stilo de Andy Warhol kun bildo de Margaret Thatcher, portanta virinan kalsonon kun haŭtkoloraj floroj, kontrastas akre kun bildo de la franca prezidento Nicolas Sarkozy, kies tri-kolora kaj Y-forma kalsono similas al ĉapelo de Napoleon Bonaparte. Unu tia bildo de la belga Reĝino Fabiola vendiĝi kontraŭ 550 eŭroj lastan semajnfinon, prezo kiu laŭ Bucquoy estas prava por tia artaĵo. "Kiam vi aĉetas pentraĵon de Picasso aŭ Van Gogh por 50 milionoj, fine tio estas nur iom da farbo, ne bone pentrita. En la kazo de van Gogh tro flava kaj en la kazo de Picasso, virinoj kun tri okuloj kaj du nazoj. Kial vi pagus 50 milionojn por tio ?," Bucquoy diris. La artista laboro estas enradikiĝinta en la superrealisma movado kaj inspirata de samranga belga artisto René Magritte, kies fama verkaro inkluzivas pentraĵo de pipo kun la titolo "Ceci n'est pas une pipe" (Ĉi tiu ne estas pipo). "Mi volas naski poezion kun ĉiutagaĵoj, metante ilin en malsaman kuntekston. Mi diras, ke kalsono estas arto, metis ilin en kadron kaj naskis novan manieron rigardi la mondon, " Bucquoy deklaras. Li aldonas, ke superrealismo estas iom kiel la lingve fendiĝinta Belgio : "io, kio ne vere ekzistas." La belga Reĝo Leopold la Dua, ĉefe memorita kiel la fondinto kaj brutala reganto de belga kolonio Kongo en la 19-a jarcento, surmetas paron de boksistkalsono en unu el la presaĵoj. Bucquoy intence serĉis polemikon en antaŭaj jaroj kiam li okazigis falsan puĉon aŭ provis senkapigi plastran buston de la antaŭa belga Reĝo Baudouin en la brusela ĉefa placo Grand Place. "Mia serĉado kiel artisto estos provi forigi hierarkion kaj ili estas la supro de la hierarkio. Metante subvestojn sur iliajn kapojn mi provas diri al la homoj, ke ni ne bezonas ĉi tiun hierarkion," Bucquoy diras. Por lia ekspozicio en Parizo en aŭtuno ĉi-jare li provos akiri subvestojn de la edzino de la franca prezidento Sarkozy, Carla Bruni, sed la plejavidita trofeo, li diras, estus ero de la papo. "Aŭ la irana prezidento. Homoj starus en atendovico por tion vidi." Fonto : Reuters novaĵagentejo |





BELGIO - 18-an de julio, 2009.
Presaĵo en la stilo de Andy Warhol kun bildo de Margaret Thatcher, portanta virinan kalsonon kun haŭtkoloraj floroj, kontrastas akre kun bildo de la franca prezidento Nicolas Sarkozy, kies tri-kolora kaj Y-forma kalsono similas al ĉapelo de Napoleon Bonaparte. Unu tia bildo de la belga Reĝino Fabiola vendiĝi kontraŭ 550 eŭroj lastan semajnfinon, prezo kiu laŭ Bucquoy estas prava por tia artaĵo. "Kiam vi aĉetas pentraĵon de Picasso aŭ Van Gogh por 50 milionoj, fine tio estas nur iom da farbo, ne bone pentrita. En la kazo de van Gogh tro flava kaj en la kazo de Picasso, virinoj kun tri okuloj kaj du nazoj. Kial vi pagus 50 milionojn por tio ?," Bucquoy diris. 