Serĉi en la retejo
Eŭropo : lasttempaj artikoloj
- Ne al Tito-strato en Slovenio !
- Divorco finfine laŭleĝa en Malto
- Ratko Mladić arestita
- Islanda vulkano ĝenas eŭropan aertrafikon
- Sociaj movoj pliampleksiĝas en Hispanio
- Ĉu baldaŭ registaro en Belgio ?
- Mallonge el Eŭropo
- Princo Charles atingas atend-rekordon
- Ĉu Kadafi havas gravan sekreton pri Francio ?
- En Rusio ne plu estas Milico
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Grekio konfirmas ŝparplanon de 4,8 miliardoj da eŭroj |
|
|
| Eŭropo - Ekonomiko |
![]() GREKIO - 04-an de marto, 2010.La registaro greka konfirmis merkredon, ke sia nova plano de konsumbridado devus permesi ŝparon de 4,8 miliardoj da eŭroj, anoncis la parolportisto de la registaro Giorgos Petalotis. Tiu lasta precizis, ke Grekio ne ekskludas bezoni de la helpo de la Internacia Mon-Fonduso (IMF) por provi realtigi la landon tuŝitan per la krizo mona.
Tiuj planoj sin distribuas inter novaj rentoj kiel impostoj (2,4 milliardoj da eŭroj) kaj tranĉoj en la elspezoj (2,4 miliardoj de eŭroj). Por tio, la registaro decidis redukti al 30% la monpremiojn de la laborantoj de la publika sektoro, kaj halti altigon de la emeritmonoj, aldonis PetalotisLa registaro same prenis la decidon por plikostigo de la takso de valoro de 19% al 21%. "Tiuj planoj necesas por la supervivo de nia lando kaj de nia ekonomio", deklaris Papandreou. Tiuj planoj aldoniĝas al tiuj jam deciditaj de Ateno, post la peto rapida de la Eŭropa Unio, kiu maltrankviligite vidas la krizon de la publika greka ŝuldo faligi la eŭrozonon. La plano de konsumbridado estas tre malbone akceptita en la popolo, kiu jam faris ĝeneralan strikon kaj vokitas de la sindikatoj al aliaj movoj de protestadoj en la tagoj venontaj. Papandreou iros al Berlino vendrede por kunparoli kun Angela Merkel, poste al Parizo dimanĉe por renkonti la prezidenton Sarkozy, kaj al Vaŝingtono sekvontan mardon por kunparoli kun la prezidento Obama, laŭ grekaj respondeculoj.
|





GREKIO - 04-an de marto, 2010.
Tiuj planoj sin distribuas inter novaj rentoj kiel impostoj (2,4 milliardoj da eŭroj) kaj tranĉoj en la elspezoj (2,4 miliardoj de eŭroj). Por tio, la registaro decidis redukti al 30% la monpremiojn de la laborantoj de la publika sektoro, kaj halti altigon de la emeritmonoj, aldonis Petalotis
Samtempe, la fama greka kantistino Nana Mouskouri diras, ke ŝuldoŝarĝita Grekio povas ricevi ŝian pension de iama eŭropa deputito por helpi faciligi la premon sur la publikaj financoj. La kantistino, kiu servis kiel eŭropa deputito de 1994 al 1999, deklaris, ke ŝi vidas tiun proponon kiel ŝian "devon al la lando". Ŝi instigis Grekojn helpi sian propran landon. Ŝi ricevas EU-pension de 25 000 eŭroj ĉiujare, ŝia agento diris. 