Serĉi en la retejo
Eŭropo : lasttempaj artikoloj
- Ne al Tito-strato en Slovenio !
- Divorco finfine laŭleĝa en Malto
- Ratko Mladić arestita
- Islanda vulkano ĝenas eŭropan aertrafikon
- Sociaj movoj pliampleksiĝas en Hispanio
- Ĉu baldaŭ registaro en Belgio ?
- Mallonge el Eŭropo
- Princo Charles atingas atend-rekordon
- Ĉu Kadafi havas gravan sekreton pri Francio ?
- En Rusio ne plu estas Milico
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| British Airways kaj Iberia kunfandiĝas |
|
|
| Eŭropo - Ekonomiko |
![]() BRITIO / HISPANIO - 13-an de novembro, 2009.La brita flugkompanio British Airways kaj la hispana Iberia subskribis interkonsenton por iĝi la tria plej granda flugkompanio en Eŭropo malantaŭ Air France-KLM kaj Lufthansa. British Airways kaj Iberia aprobis tiun interkonsenton pri planata kunfandiĝo kiu kreos eŭropan aviadan giganton, la flugkompanioj diris en komunikaĵo.
"La kunfandiĝo naskos fortan eŭropan flugkompanion kiu povos konkursi en la 21-a jarcento," la prezidanto de British Airways Willie Walsh dir. "Ambaŭ flugkompanioj retenos sian markon kaj heredaĵon kaj atingos gravajn sinergiojn kiel kombinita forto," li diris. La nova flugkompanio disponos je 419 aviadiloj kaj flugos al 205 cellokoj, la kunfandiĝo antaŭvideble estos kompleta je la fino de 2010, la komuna komunikaĵo diris. British Airways tenados 55 procentojn de la nova firmao, dum Iberia tenados 45 procentojn, la komunikaĵo aldonis. Sro Walsh estos prezidanto de la nova firmao. La anonco venas post kiam la du flugkompanioj tenadis kunvenon de la estraro por diskuti pri ebla kunfandiĝo, kiu kreos eŭropan giganton kiu povos rivali kun Air France-KLM kaj Lufthansa. Ambaŭ flugkompanioj suferis pezajn perdojn pro plonĝanta mendado de flugveturado en la furioza tutmonda konjunktura malhaŭso. Sed estis tiam neklare, ĉu la kunfandiĝo ebligos resanigi la situacion, analizistoj diris. La paro anoncis en julio 2008, ke ili estis en intertraktoj por tia kunfandiĝo. Sed diskutoj enmarĉiĝis en miskomprenoj kaj malkonsentoj pri la ekvilibro de rego kaj la grandeco de deficito de British Airways. |





BRITIO /
HISPANIO - 13-an de novembro, 2009.
"