Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
McDonald's forlasas Islandon pro ekonomia krizo Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 8
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Ekonomiko
ISLANDO - 27-an de oktobro, 2009.

Mcdonald's ĉesigos sian komercan agadon en Islando, ĉar la financa krizo igis la funkciadon de la franĉizo en restoracioj tro altekosta en la lando. La giganta firmao de rapida manĝado diris, ke siaj tri restoracioj en la lando fermiĝos, kaj, ke ĝi ne havas intencon reveni.

Krom
la ekonomiaj problemoj, Mcdonald's kulpigas la kompleksecon de negociado en tiu izolita lando kun loĝantaro de nur 300 000 homoj. La unua islanda Mcdonald's restoracio malfermiĝis en 1993. La franĉizojn estras firmao nomata Lyst, kaj la posedanto Jon Gardar Ogmundsson diras, ke la decido ne estis prenita facile. Li diras, ke la restoracioj importas la varojn el Germanio, ĉar la lando estas tro malgranda por mem produkti ĉiujn necesajn varojn.

La
produktokostoj preskaŭ duobliĝis, pro la falo de la islanda monunuo Krono,  kiu igas importaĵojn nepageble altekostaj. Sro Ogmundsson deklaras, ke "la restoracioj estas senprecedence vizitataj lastatempe, sed samtempe profito estas senkompare malalta. Tio nur estas sensence. Por kilogramo de cepo, importata el Germanio, mi devas pagi la ekvivalenton de botelo da bona viskio", li aldonas. Li hodiaŭ intencas estri la restoraciojn sub alia nomo tiel, ke li povos aĉeti pli malmultekostajn islandajn produktojn. Islandaj bankoj disfalis je la pinto de la tutmonda kreditokrizo, ruinigante la landa ekonomio kaj devigante ĝin tute dependi de internacia asisto.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi