Serĉi en la retejo
Eŭropo : lasttempaj artikoloj
- Ne al Tito-strato en Slovenio !
- Divorco finfine laŭleĝa en Malto
- Ratko Mladić arestita
- Islanda vulkano ĝenas eŭropan aertrafikon
- Sociaj movoj pliampleksiĝas en Hispanio
- Ĉu baldaŭ registaro en Belgio ?
- Mallonge el Eŭropo
- Princo Charles atingas atend-rekordon
- Ĉu Kadafi havas gravan sekreton pri Francio ?
- En Rusio ne plu estas Milico
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| "Pollando ne volas eŭron" diras la prezidento |
|
|
| Eŭropo - Ekonomiko |
POLLANDO - 25-an de majo, 2009.La pola prezidento reasertas, ke li ne volas adopti la eŭron. Lech Kaczyński, en Varsovio, diris al parlamento ke, en la aktuala klimato, ŝanĝi al la ununura valuto malutilus al la nacia ekonomio. La tre konata eŭroskeptikulo diris, ke la registara intenco adopti la eŭron en 2012 devos esti prokrastita. “La eŭro ne estas kuracilo de ĉiuj malfortoj. Male, en la tutmonda krizo kaj ekonomia malrapidiĝo tia faro estus danĝera por Pollando.” La devaluto de la pola monunuo zloty helpas al polaj eksportantoj, kaj la prezidento diras, ke estas pli bone konservi ĝin en recesio. La ĉefministro Donald Tusk akceptis la proponon de Kaczynski kunlabori kun la registaro por batali la krizon. Recesio povus igi kriteriojn por aliĝo al la eŭro pli neatingeblaj, sed Tusk diris, ke Pollando havas bonan ŝancon eliri el la krizo sen multe da difektoj. Analizistoj vidis la interŝanĝon kiel daŭrigon de la batalo inter la du homoj Kaczynski kaj Tusk. La Pollanda Konstitucia Tribunalo, dume, faris decidon pri punkto de antaŭa disputo, dirante, ke la prezidento estas libera por ĉeesti eŭropajn pintokunvenojn, kune kun la ĉefministro. |




POLLANDO - 25-an de majo, 2009.