Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Litovio preta por restarto ! Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Ekonomiko
LITOVIO - 20-an de majo, 2009.

La ĵus elektita kaj instalota prezidentino de Litovio deklaras, ke ŝi puŝos antaŭen, por malfermi la ŝtatan energisktoron en la regiono de la Balta Maro, kiu ankoraŭ estas ligita al la elektroreto de la sovetia epoko. Dalia Grybauskaitė vaste venkis en balotado terfalaĵon dimanĉon, kaj iĝos la unua virino prezidento de  Litovio.

"Mankas interna merkato kun elektro, ĝi estas tre monopoligita," Sinjorino Grybauskaitė diris. Pridemandita pri rilatoj kun Rusio, ŝi diris, ke ŝi ne uzos ĉagrenigan retorikon. Dalia Grybauskaitė eksiĝos kiel Komisionestro pri buĝeto de la Eŭropa Unio antaŭ ol ŝi ekprenos la prezidentecon. "Produktado kaj disdonado de elektro estas en la samaj manoj - ni devas labori pri tio," ŝi diris en intervjuo.

Litovio akiras pli ol 80% de sia gaso kaj la plimulton de sia petrolo de Rusio. La lando ankaŭ estis devigata de la EU fermi sian termonuklean elektrocentralon Ignalina ĉi tiun jaron. La fermo estis kondiĉo por aliĝo de Litovio al la EU en 2004. Ĉiamaniere, la eblecoj de Sinjorino Grybauskaitė por stiri la ekonomion estas limigitaj, ĉar la prezidenteco pli koncentritĝas sur eksterlandan politikon. Sed ŝi indikas, ke ŝi havas la eblecon publikigi dekretojn, "kiuj estas devigaj al la registaro". La grandeco de ŝia venko ankaŭ donis al ŝi aŭtoritaton kaj moralan potencon en Litovio, ŝi diris.

Kiel siaj baltaj najbaroj, Litovio estas severe trafita de la tutmonda konjunktura malhaŭso. Ĝia ekonomia aktiveco reduktiĝos je tiom, kiom 15% ĉi tiun jaron, kaj en januaro, zorgoj pri la krizo eskaladis al tumultoj. "Mi esperas esti stabiligilo en ĉi tiu situacio," diris la instalota prezidentino, kiu havos la rajton je vetoo por la buĝeto se ŝi tiel volas.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi