Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Italio kaj Francio konsentas pri evoluo de atoma energio Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Ekonomiko
ITALIO / FRANCIO - 25-an de februaro, 2009.

La itala ĉefministro Silvio Berlusconi kaj la franca prezidento Nicolas Sarkozy kune konsentis, ke siaj landoj kunlaboros por revivigi atoman energion en Italio. La itala elektroprovizanto, ENEL, kaj la franca kompanio EDF, faris interkonsenton por pristudi la fareblecon de konstruo de kvar elektrocentraloj en Italio. ili anstataŭigos tiujn fermitajn akorde kun referendumo post la atoma akcidento de Ĉernobyl en 1986.

Ekde tiam Italio fariĝis la plej granda importisto de elektro en la mondo. Nelonge post kiam ili enoficiĝis en majo, Sro Berlusconi kaj sia dekstracentra registaro anoncis planon konstrui termonukleajn elektrocentralojn por redukti la landan dependecon de fremdaj petrolo kaj gaso. Iom antaŭe ĉimonate, la sveda registaro rivelis sian intencon renversi preskaŭ 30-jaran decidon laŭpaŝe senigi la landon je atoma energio.

La itala kaj franca gvidantoj subskribis la interkonsenton pri atoma kunlaboro antaŭ televidkameraoj post intertraktoj en la itala ĉefurbo ĉi-marde. "Ni devas vekiĝi de ĉi tiu dormo... kaj komenci la konstruon de italaj termonukleaj elektrocentraloj," Sro Berlusconi diris al reporteroj. "Francio disponig sian povoscion kaj tio permesos al ni savi kelkajn jarojn kaj komenci la konstruo de atomenergiaj elektrocentraloj en limigita daŭro de tempo," li aldonis. Sro Sarkozy deklaris, ke sia lando proponas "senliman partnerecon" al Italio en la evoluado de "pura energio". Li klarigis, ke ili ambaŭ volas, ke "atoma energio iĝu eŭropa afero, ĉar ĝi reprezentas la ŝlosilon por evoluado". "Ĝis 2020, atomenergiaj elektrocentraloj devos esti grandege evoluigitaj, neniu povas iel ajn tion rifuzi," li aldonis.

La itala registaro diris, ke ĝi bezonas de 8 al 10 "EPR" (eŭropa reaktoro funkcionta per premizita akvo), aŭ plibonigitajn triageneraciajn reaktorojn, laŭ la Reuters novaĵagentejo. La kompanio ENEL diris, ke la unua fabrikejo devos esti preta en 2020. Sed analizistoj dubas pri la kapablo de la firmao financi la konstruan programon, kaj antaŭvidas prokrastojn pro kvereloj pri tio, ĉu la elektrocentraloj estos kontrolataj de sendependa reguligisto aŭ ŝtata agentejo. La aparta interkonsento kontraktita mardon de ENEL kaj EDF vidos la firmaojn studi la fareblecon de konstruo de kvar EPR-tipaj centraloj en Italio. Ĝi ankaŭ antaŭzorgas pli grandan partoprenon de ENEL en la franca atoma programo. La firmao jam havas 12,5% intereson en la unua franca EPR-ejo, kiu estas konstruata en Flamanville en la nordokcidento de Francio.

Legu pri la temo :
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi