Serĉi en la retejo
Eŭropo : lasttempaj artikoloj
- Ne al Tito-strato en Slovenio !
- Divorco finfine laŭleĝa en Malto
- Ratko Mladić arestita
- Islanda vulkano ĝenas eŭropan aertrafikon
- Sociaj movoj pliampleksiĝas en Hispanio
- Ĉu baldaŭ registaro en Belgio ?
- Mallonge el Eŭropo
- Princo Charles atingas atend-rekordon
- Ĉu Kadafi havas gravan sekreton pri Francio ?
- En Rusio ne plu estas Milico
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Rusio akuzas Ukrainion pri ŝtelo de gaso |
|
| Eŭropo - Ekonomiko |
![]() RUSIO / UKRAINIO - 5-an de januaro, 2009.Rusio akuzas Ukrainion, ke ĝi kontraŭleĝe forĉerpas gason survoje al Eŭropo, kaj petas al la Eŭropa Unio pli severe kontroli la transirprocezon. "Konsidere, ke Naftogaz ne permesas aliron de kontrolistoj dungitaj de Gazprom en siaj gaskontrolaj stacioj, ni sendis leteron al la Eŭropa Komisiono kun proponoj por certigi sendependan kontrolon de volumoj da gaso kiuj transiras Ukrainion," la proparolanto de la rusa ŝtata gasofirmao Sergej Kuprijanov diris. Dum kreskas la disputo inter Rusio kaj Ukrainio pri pagoj de gasprovizoj, Gazprom diris, ke ĝi decidis ekstarti proceson kun la internacia arbitracia tribunalo en Stokholmo por devigi la ukrainan ŝtatan gasfirmaon, Naftogaz, sekurigi "liberan transiron de rusa gaso al Eŭropo trans Ukrainio". Tiu ĉi decido venis post kiam Rusio, plej granda produktisto de tergaso tutmonde, akuzis Ukrainion pri ŝtelado de gaso destinita al aliaj eŭropaj landoj, akuzo refutata de la ukrainaj aŭtoritatoj. Eŭropaj importas pli ol 40 procentoj de sia gaso el Rusio, plejparte tra duktoj trans Ukrainio. Ĵaŭdon, Gazprom interrompis gasprovizojn al Ukrainio ĉar la lando ne pagis sian 2-miliarddolaran ŝuldon al Moskvo. La ukraina ŝtata gasfirmao, Naftogaz, malakceptis prezaltiĝon proponita de Gazprom (de po 418 al po 450 usonaj dolaroj por 1000 kubmetroj), kaj deklaris, ke tia prezaltiĝo devus esti akompanata de simila altiĝo en la transirkotizo por Eŭropo. |




RUSIO /
UKRAINIO - 5-an de januaro, 2009.