|
Montenegro aperis kiel suverena ŝtato post kiam iom pli ol la postulataj 55% de la loĝantaro decidiĝis favore al sendependeco per referendumo en majo 2006. La voĉdono rezultiĝis en la fino de la eksa Unio de Serbio kaj Montenegro kiu ekzistis ekde 2003 kaj kiu estis mem la restaĵo de la eksa Jugoslavio.
Ĝeneralaj datumoj
- Oficiala nomo: Respubliko de Montenegro
- Loĝantaro: 620,000 (2003)
- Administracia ĉefurbo: Podgorica
- Areo: 13 812 km²
- Ĉefaj religioj: Kristanismo (ortodoksismo), Islamo
- Lingvoj: Serba, Albana
- Vivespero: 71 jaroj (viroj), 76 jaroj (virinoj) (UN)
- Monunuo: Eŭro
Faktoj

La antaŭa interkonsento kiu permesis formi tiun novan landon intencis stabiligi la regionon, akceptante la Montenegrajn postulojn por sendependeco disde Serbio kaj malhelpi pliajn ŝanĝojn de Balkanaj landlimoj. La sama interkonsento tamen ankaŭ enhavis la semojn de likvido de la Unio. Ĝi kondiĉis, ke post tri jaroj la du respublikoj povus tenadi referendumojn pri tio, ĉu teniĝi aŭ forigi el ĝi. Montenegro decidis favore al tiu ĉi lasta solvo.
Mallarĝa plimulto voĉdone elektis dissolvi la Union kun Serbio. Montenegro jam spertis sendependecon antaŭ preskaŭ 90 jaroj. Ĝi estis sorbita en la ĵusformiĝinta Jugoslavio fine de la Unua Mondmilito.
Ekestis timoj, ke la sendependeca voĉdono de 2006 povus konduki al agitado en la lokoj de Montenegro kie etnaj Serboj, kiuj entute konsistigas pli-malpli trionon de la loĝantaro, formas plimulton kaj forte malakceptas apartigon de Serbio.
Subtenis la sendependecon la etnaj Montenegranoj kaj etnaj Albanoj loĝantaj en Montenegro. La sendependema tendaro gvidata de Ĉefministro Djukanovic argumentis, ke la asocio kun Serbio estis bridanta la respublikon, precipe pri ĝia provo por membriĝo al EU.
Montenegro de nun serĉas intertraktadi cele al interkonsento pri stabileco kaj asocio kun la EU. Kiel la posteula ŝtato de la Unio, Serbio heredis sian sidejon ĉe la Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj internaciaj organizaĵoj.
La ĵus sendependiĝinta Montenegro jam eniris la UN kun la oficiala nomo Montenegro, kiu signifas "Nigra Monto". Ĝi landlimas kun Kroatio, Bosnio, Serbio, Serbia disiĝinta provinco Kosovo kaj Albanio. Proksimume duono de la teritorio estas kovrita per dika arbaro. La eta respubliko posedas Adriatikan marbordon, malaltajn terojn kaj altajn montarojn. La rivera kanjono Tara estas la plej profunda kaj plej longa en Eŭropo.
|