Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
HUNGARIO Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Dosieroj
Hungario ĝuas buntan kaj variecan kulturon kiu reflektas ĝian miksaĵon de popoloj, la plimulto el ili estas Hungaroj, sed estas ankaŭ romaaj, germanaj, slovakaj, kroataj, serbaj kaj rumanaj malplimultoj. Hungario membriĝis en NATO en 1999 kaj aliĝis al la Eŭropa Unio en majo 2004.

 Ĝeneralaj datumoj

  • Oficiala nomo: Respubliko de Hungario
  • Loĝantaro: 10 milionoj (2007)
  • Administracia ĉefurbo: Budapeŝto
  • Areo: 93 030 km²
  • Ĉefaj religioj: Kristanismo
  • Lingvoj: Hungara (oficiala)
  • Vivespero: 69 jaroj (viroj), 77 jaroj (virinoj) (UN)
  • Monunuo: Forint

Faktoj

Terĉirkaŭita lando, Hungario estas la hejmo de la granda Lago Balaton, la plej granda en centra Eŭropo, kaj de granda nombro de banurboj kaj termofontoj. Ĝi havas riĉajn popolajn tradiciojn kaj klasika muziko kaj ĝi estis la naskiĝloko de multaj artistoj kaj komponistoj, inter kiuj estas Franz Liszt, Béla Bartók kaj Zoltán Kodály. Ĝi ankaŭ havas longan historion de vinfarejoj. Iatempe parto de la Otomana kaj Habsburgaj imperioj, ĝi fine fariĝis partnero en la Aŭstra-Hungara Imperio meze de la 19-a jarcento. Post tempo de tumultoj sekve de la Unua Mondmilito, sendependa reĝlando de Hungario estis establita. La redesegnado de eŭropaj landlimoj kiu okazis post la Unua Mondmilito lasis proksimume kvin milionojn da etnaj Hungaroj ekster la novaj landlimoj de Hungario en najbaraj landoj. Ilia statuso restas ĝis nun delikata afero.

Sekve de la Dua Mondmilito, la lando troviĝis sub komunisma regado. Insurekcio kontraŭ sovetia superregado en 1956 estis disbatita de la fortoj de la Ruĝa Armeo sed Hungario poste fariĝis la unua orienteŭropa lando kiu iagrade akiris ekonomian liberecon. Ĝi ampleksis aspektojn de libera merkato dum ankoraŭ sub komunismo, kaj en 1968 la aŭtoritatuloj permesis limigitan malcentralizon de la ekonomio. Hungario ludis gravan rolon akcelante la disfalon de komunismo trans Orienta Eŭropo kiam en 1989 ĝi malfermis sian landlimon kun Aŭstrio, permesante tiel al miloj da Orientgermanoj eskapi okcidenten. Nur kelkajn monatojn poste la Berlina Muro falis.

La postkomunisma hungara ekonomia transiro okazis relative glate. Ene de kvar jaroj depost la disfalo de komunismo preskaŭ duono de la landaj ekonomiaj entreprenoj estis translokigitaj al la privata sektoro, kaj en 1998 Hungario allogis preskaŭ duonon el ĉiuj fremdaj rektaj investoj en la tuta regiono. Sed dek jarojn poste, la lando aspektas malpli bonkondiĉe. Alta nivelo de privataj kaj ŝtataj depruntoj lasis la landon senŝirma kontraŭ la kredita implodo de 2008, kaj en oktobro de tiu jaro la registaro estis devigita pledi al internaciaj financaj institucioj kiel la Internacia Monfonduso kaj la Monda Banko por masivaj pruntoj celante repuŝi ekonomian disfalon.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi