Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
TURKIO Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 0
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Dosieroj


Iam centro de la Otomana Imperio, la moderna respubliko de Turkio estis establita en la 1920-aj jaroj de la naciisma gvidanto Kemal Atatürk. Troviĝanta ambaŭflanke de la kontinentoj Eŭropo kaj Azio, la strategia loko alportis al Turkio gravan influon en la regiono kaj regon super la enirejo al la Nigra Maro.

 Ĝeneralaj datumoj

  • Oficiala nomo: Respubliko de Turkio
  • Loĝantaro: 75 milionoj (2007)
  • Administracia ĉefurbo: Ankaro
  • Areo: 779 452 km²
  • Ĉefaj religioj: Islamo
  • Lingvoj: Turka (oficiala), kurda
  • Vivespero: 69 jaroj (viroj), 74 jaroj (virinoj) (UN)
  • Monunuo: Nova Turka Liro

Faktoj

Post jaroj da pliiĝantaj malfacilaĵoj kiuj portis la landon apud ekonomia disfalo, programo pri disvolviĝo estis interkonsentita kun la IMF en 2002. Ekde tiam, Turkio sptertas imponan progreson. Ekonomia kresko estas forta kaj inflacio falitan draste. Tamen, grandega fremda ŝuldo restas grava ŝarĝo por la lando.

La turka potenca militistaro, kiu konsideras sin kiel la gardanto de la nereligia sistemo, havas longan historion de engaĝiĝo en politikaj aferoj. En lastaj jaroj, Ankaro fiksis projekton pri alproksimiĝo kaj aliĝo al la Eŭropa Unio, kaj la militistaro iom malaperis el ŝtata oficado. Tamen, la militistaro pridemandis la registaran sindevontigon pri sekularismo en la tempo tuj antaŭ prezidentelektoj en 2007, dum alfrontiĝoj inter la Islam-enradikiĝinta administro kaj sekularistoj. La armeo avertis, ke ĝi defendos la nacian nereligian sistemon. La lasta paŝo en la alfrontiĝo kun la sekularistoj okazis en marto 2008, kiam la Konstitucia Tribunalo apenaŭ malakceptis peton de la ĉefprokuroro, por malpermesi la regantan partion "Justico kaj Evoluado" kaj 71 de ĝiaj respondeculoj, interalie la prezidento Abdullah Gül kaj la ĉefministro Recep Tayyip
Erdoğan, pro supoza provo establi islaman ŝtaton.

Turkio delonge malkonsentas kun sia najbaro, Grekio, pri teritoriaj disputoj en la Egea Maro kaj pri la dividata insulo Kipro. Ĝi fariĝis EU-kandidato en 1999 kaj, konforme al EU-postuloj, poste enkonduki grandajn reformojn pri homaj rajtoj kaj ekonomio. La mortopuno estis aboliciita, pli fortaj aranĝoj estis enkondukitaj kontraŭ torturo kaj la puna leĝaro estis reviziita. Reformoj ankaŭ estis enkondukitaj en la fakoj pri virinaj rajtoj kaj kurda kulturo, lingvo, edukado kaj elsendaĵoj. Aktivuloj pri  virinaj rajtoj tamen diris, ke la reformoj ne sufiĉas kaj ili akuzis la registaron, ke ĝi ne respektas sian plenan sindevontigon al egaleco kaj agas nur sub EU-premo.

Post intensa marĉandado, la intertraktoj pri EU-membriĝo estis lanĉitaj en oktobro 2005. Aliĝ-intertraktadoj antaŭvideble daŭros pli-malpli 10 jarojn. Ĝis nun, la progreso ne estas facila. intertraktoj antaŭeniris nur kelkajn semajnojn post kiam Turkio konsentis agnoski Kipron kiel EU-membron kaj malgraŭ malfavora rimarko pri ĝia deklaro, ke ĉi tio ne estas efektive plena diplomatia agnosko.

Turkio estas la hejmo de granda kurda malplimulto, kiu laŭ kelkaj taksos konsistigas ĝis kvinono de la tuta loĝantaro. Tamen, Kurdoj plendas, ke la registaro provis ruinigi ilian kurdan identecon kaj, ke ili suferas ekonomian malavantaĝon kaj malobservojn de homaj rajtoj. La Kurdistana Laborista Partio (PKK), la plej bone konata kaj la plej radikala el la kurdaj movadoj, lanĉis gerilan kampanjon en 1984 por etna hejmlando en la plejparte kurda sudoriento de Turkio. Miloj mortis kaj centmiloj iĝis rifuĝintoj en la konflikto inter la PKK kaj la armeo en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj. La lastaj 1990-aj jaroj vidis ekpliiĝon de ribelaj atakoj, kiuj denove trankviliĝis post la kapto en 1999 de la grupa gvidanto, Abdullah Ocalan. La PKK estas ofte konsiderata kiel terorisma grupo en Turkio, Usono kaj la Eŭropa Unio.

 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi