Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
ALBANIO PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 7
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Dosieroj

Kun tre diversaj pejzaĝoj kiel fortikaj montoj kaj longa marbordo ĉe la Adriatika maro, Albanio estas la hejmo de riĉa miksaĵo de religioj kaj kulturoj. La deveno de Albanoj restas vualata en mistero kaj ilia lingvo estas unika.

Ĝeneralaj datumoj

  • Oficiala nomo: Respubliko de Albanio
  • Loĝantaro: 3,2 milionoj (2007)
  • Administracia ĉefurbo: Tirano
  • Areo: 28 748 km²
  • Ĉefaj religioj: Islamo, Kristanismo (ortodoksismo)
  • Lingvoj: Albana
  • Vivespero: 73 jaroj (viroj), 80 jaroj (virinoj) (UN)
  • Monunuo: Lek

Faktoj

Post la Dua Mondmilito, Albanio fariĝis Stalinisma ŝtato sub la regado de Enver Hoxha, kaj restis lojale isolationisma ĝis ĝia transiro al demokratio post 1990. La balotadoj de 1992 finis 47 jarojn da komunisma regado, sed tiu ĉi lasta duono de la jardeko vidis rapidan sinsekvadon de prezidentoj kaj ĉefministroj. Multaj Albanoj iris eksterlanden por serĉi laborpostenojn, kaj la monon kiun ili sendas hejmen restas grava fonto de enspezoj.

Dum la bombado de Jugoslavio en 1999 far NATO-fortoj, preskaŭ 500 000 etnaj albanaj rifuĝintoj el Kosovo superbordiĝis trans la landlimon, trudante grandegan ŝarĝon sur la jam delikata albana ekonomio. Dum estas postesignoj de ekonomia progreso
kaj kresko kun inflacio sub pli strikta rego, la lando restas unu el la plej malriĉa en Eŭropo. Senlaboreco estas alta kaj malriĉeco vasta. La infrastrukturo estas diseriĝanta kaj korupto malinstigas fremdan investon. Agrikulturo, grava ekonomia sektoro, grandparte dependas de antikvamodaj ekipaĵoj kaj postiĝintaj metodoj. Kiel agnosko de progreso kun politika kaj ekonomia reformo en Albanio, interkonsento pri Stabiligo kaj Asocio kun la Eŭropa Unio estis subskribita en junio 2006 post tri jaroj da intertraktoj. La EU estas volas instigi kaj helpi antaŭenigi reformojn, precipe koncerne ekstermon de mafiismo kaj korupto kaj evoluigon de amaskomunikila libereco kaj nemoveblaĵoj kaj rajtoj por malplimultoj.

Legu ankaŭ : Albanio ĉe Vikipedio
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi