Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
DNA diros kiu estas en tombo de Ceauşescu Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 0
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Diversaĵoj
RUMANIO - 21-an de julio, 2010.

 
Sciencistoj en Rumanio eltombigis tion, kio kredeble estas la restaĵoj de siatempa diktatoro Nicolae Ceauşescu kaj lia edzino Elena por kontroli ilian identecon. La eltombigo sekvas peton de la familio de Ceauşescu, kiu pridemandis ĉu la paro estis vere entombigita en la tombejo de Ghencea en Bukareŝto.

Nicolae
Ceauşescu regis Rumanion de 1965 ĝis li estis faligita en la revolucio de 1989. Li estis kaptita kaj ekzekutita kune kun lia edzino post kiam ili provis fuĝi. Oni kredas, ke la korpoj estis rapide entombigitaj en sensigna tombejo en la tombejo de armitaj fortoj. Sed kie vere kuŝas la kadavroj restas unu el la grandaj nesolvitaj misteroj de la rumana revolucio.

La
nura supervivanta filo de Nicolae kaj Elena Ceauşescu, Valentin, kaj la edzo de ilia filino deziras konfirmi la identecon de la korpoj. Merkredon, patologiistoj kaj tombejo-respondeculoj kontrolis la eltombigon, metis erojn de la korpaj restaĵoj en plastajn sakojn por fari DNA-testojn.

La bofilo
Mircea Oprean laŭraporte diris, ke laŭ li la restaĵoj verŝajne estas tiuj de la geedzoj Ceauşescu , kvankam li ne povas certigi tion ĝis la testoj estos faritaj. "Mi vidis la korpojn, mia patro estis tre bone konservita, mi rekonis lian nigran vintran jakon kun iuj truoj en ĝi," li diris, laŭ la AFP novaĵagentejo. Gelu Voican-Voiculescu, siatempa oficialulo de la registaro kiu prenis la potencon post la falo de Nicolae Ceauşescu, kontrolis la entombigon en 1989 kaj deklaris, ke la testoj montros, ke li ĉiam estis prava. "La geedzoj Ceauşescu ja troviĝas en tiuj tomboj," li diris. "Mi esperas, ke tiuj, kiuj ĝenadis min dum multaj jaroj kun ĉiuj specoj de akuzoj hodiaŭ pardonpetos."

La
testoj per DNA povus daŭri proksimume ses monatojn, laŭ rumanaj raportoj en la amaskomunikilaro. "Mi esperas, ke la DNA ne estis fuŝita pro akvo, sterkaĵoj acidaj substancoj, ĉar, se ĉi tio estas la kazo, estos tre malfacile akiri tre precizan rezulton," Dan Dermengiu, la estro de Rumania Nacia Instituto pri Laŭleĝa Medicino, diris al la televidstacio Realitatea TV.
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi