Serĉi en la retejo
Eŭropo : lasttempaj artikoloj
- Ne al Tito-strato en Slovenio !
- Divorco finfine laŭleĝa en Malto
- Ratko Mladić arestita
- Islanda vulkano ĝenas eŭropan aertrafikon
- Sociaj movoj pliampleksiĝas en Hispanio
- Ĉu baldaŭ registaro en Belgio ?
- Mallonge el Eŭropo
- Princo Charles atingas atend-rekordon
- Ĉu Kadafi havas gravan sekreton pri Francio ?
- En Rusio ne plu estas Milico
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Unua 3D-gazeto en Eŭropo |
|
|
| Eŭropo - Diversaĵoj |
![]() BELGIO - 11-an de marto, 2010.Belga franclingva taggazeto eldonis tion, kio aperas kiel la tutunua 3D-ĵurnalo de Eŭropo, vendita kun specialaj kartonaj okulvitroj. Ĉiuj fotoj kaj reklamoj en la speciala eldono de "La Dernière Heure" (La Lasta Horo) ricevis tiun tri-dimensian efikon, sed la teksto restis la sama. La redaktoro de La Dernière Heure diris, ke ne estas plia projekto pri disvolviĝo de tiu tri-dimensia tekniko, pro la kosto granda. Aliaj revuoj kaj ĵurnalistoj en Belgio kaj Francio salutis ĉi tiun aŭdacan iniciaton, sed diras, ke la entuta rezulto estas "for el perfekteco". La redaktoro Hubert Leclercq diris, ke ili bezonis du monatojn por prepari la specialan eldonon, kiu havis pli altan nombron da gravuraĵoj ol kutime, kun 115 000 kopioj por la gazetbudoj."Ni pli kaj pli aŭdas pri 3D-kinejo, televido kaj vidludoj, do ni decidis lanĉi defion," Sro Leclercq diris la AFP agentejo. Legantoj povus akiri la plej bonajn rezultojn tenante la gazeton je distanco de 50cm de la okuloj. "Oni bezonas kelkajn minutojn por alkutimiĝi al tiuj 3D-bildoj," li diras, reliefigante la ne tro bonan kvaliton de la forĵeteblaj okulvitroj. Ŝajnas, ke kelkaj el la bildoj, precipe la reklamoj, havas bonan 3D-efikon, sed ke sur aliaj bildoj oni malfacile povas koncentriĝi... |





BELGIO - 11-an de marto, 2010.
Aliaj revuoj kaj ĵurnalistoj en Belgio kaj Francio salutis ĉi tiun aŭdacan iniciaton, sed diras, ke la entuta rezulto estas "for el perfekteco". La redaktoro Hubert Leclercq diris, ke ili bezonis du monatojn por prepari la specialan eldonon, kiu havis pli altan nombron da gravuraĵoj ol kutime, kun 115 000 kopioj por la gazetbudoj.