Serĉi en la retejo
Eŭropo : lasttempaj artikoloj
- Ne al Tito-strato en Slovenio !
- Divorco finfine laŭleĝa en Malto
- Ratko Mladić arestita
- Islanda vulkano ĝenas eŭropan aertrafikon
- Sociaj movoj pliampleksiĝas en Hispanio
- Ĉu baldaŭ registaro en Belgio ?
- Mallonge el Eŭropo
- Princo Charles atingas atend-rekordon
- Ĉu Kadafi havas gravan sekreton pri Francio ?
- En Rusio ne plu estas Milico
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Germana polico fermis standon en ekspozicio CeBIT |
|
|
| Eŭropo - Diversaĵoj |
![]() GERMANIO - 10-an de marto, 2010.La polico germana 5-an de marto fermis la standon de unu el ĉiniaj societoj kiu partoprenas en ekspozicio komputila CeBIT, skribas SemiAccurate. La eldono kaŝis la nomon de la societo laŭ ĝia peto, sed precizigas, ke la societo produktas tekokomputiletojn (angle: netbooks) kaj ilojn por legi elektronajn librojn. Laŭ unu el ĉeestantoj ĉe rajdo, la stando estas fermita laŭ postulo de korporacioj Apple, Siemens kaj Sisvel. Ties reprezentantoj malkovris, ke la kompanio publikigis sur sia paĝaro informon kiu perturbas iliajn patentojn. La reprezentantoj de la kompanio, kies standon oni fermis, asertas, ke oni ne diris, kiuj patentoj estas perturbitaj kaj pri kiu produkto temas. Kun ili traktis homo kiu laŭ hipotezo de la eldono estas juristo de Apple. Li mem ne prezentis sin. La polico fermas ĉe CeBIT standojn de kompanioj, kiuj supoze perturbas patentan leĝaron, ne unuafoje. Ĉe CeBIT 2008 oni fermis 51 standojn, inter kiuj 24 estis ĉiniaj kaj 12 tajvanaj. Fonto: http://www.lenta.ru/news/2010/03/08/cebit/ (en la rusa)
|





GERMANIO - 10-an de marto, 2010.