Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Piloto flugadis dum 13 jaroj kun falsa licenco Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 6
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Diversaĵoj
NEDERLANDO - 06-an de marto, 2010.

La polico en Nederlando ĵaŭde, la 4-an de marto arestis en la aerporto Schiphol de Amsterdamo la piloton de aersocieto turka Corendon, kiu gvidis Boeingon-737 sen licenco ĝusta. Momente de la aresto la aviadilo sub lia gvido kun 101 pasaĝeroj estis atendanta permeson de elflugo al Ankara.

 

Post la aresto la piloto konfesis, ke li dum la lastaj 13 jaroj flugadis en diversaj aersocietoj de Belgio, Britio kaj Italio dum pli ol 10 000 horoj, informas "The Daily Mail". Tiun ĉi informon oni kontrolas nun.

La reprezentantoj de Corendon konfirmis, ke la piloto arestita laboris ĉe la societo de du jaroj disponiginte dum formaĵigoj de sia laboro dokumentojn falsajn. Informon pri tio, ke la licenco de unu el la pilotoj estas falsa, la aersocieto ricevis el la polico nederlanda.

Laŭ informo de "The Daily Mail" la arestito estas civitano de Svedio kaj loĝas konstante en Milano. Oni kaŝis lian nomom. La polico eksplikis, ke li vere havis iam licencon por aviadilo malpeza. Tamen unue la licenco ne plu validas dum kelkaj jaroj, due ĝi ne permesas gvidon de aviadiloj grandaj.

Oni informas, ke la piloto en momento de aresto provis elŝiri el sia uniformo la galonojn. Nun li estas en karcero apud Amsterdamo. Ĝis sesa de marto oni devas decidi lian liberigon kontraŭ kaŭcio. Oni povas akuzi lin pro falsigo de dokumentoj kaj gvido de aviadiloj sen licenco.

Fonto:

http://www.lenta.ru/news/2010/03/04/pilot/ (en la rusa)

Sendis al Eventeo tiun artikolon Ivan Kossey. Dankon !

 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi