Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Mortiga trajnkatastrofo en Belgio Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Diversaĵoj
BELGIO - 15-an de februaro, 2010.

 
Raportoj el Belgio anoncas, ke almenaŭ 20 homoj mortis en frontalfronta kolizio inter du trajnoj ekster la ĉefurbo, Bruselo. Fervojaj respondeculoj diras, ke la du trajnoj koliziis dum la matena pinthoro apud Halle, sudokcidente de Bruselo. La loka urbestro diris al belgaj amaskomunikiloj, ke almenaŭ 20 homoj estis mortigitaj en la kraŝo, sed fervojaj respondeculoj ne povis konfirmi la ciferon.

Belgaj amaskomunikiloj ankaŭ anincas, ke la trajnoj koliziis ĉe neĝaj kondiĉoj. La urbestro Dirk Pieters deklaris : "La plej lastatempaj informoj kiujn ni havas estas, ke 20 homoj mortis". La trajnoj koliziis en la urbo ĉirkaŭ 08:30 loka tempo (07:30 UT) tiun ĉi lundon. Televidbildoj montras la gvidvagonojn de ĉiu trajno, puŝitajn ĉielen kaj apogatajn unu sur la alia. Atestantoj diras, ke homoj estis ĵetitaj ĉirkaŭen en la trajnoj.

Krizo
laboristoj aldonas, ke estas difektego en elektrolineoj ĉe la stacio en Buizingen, la distrikto de Halle kie la trajnoj kraŝis. Belga spuroperacianto Infrabel anoncas enketon pri la akcidento. "La ruiniĝo estas grandega," diras la proparolanto de  Infrabel Bram de Saedeleer. "Respondeculoj de la publika prokurora oficejo estas ĉe la scenejo kaj kontrolos la enketon. Nia unua zorgego estas por la viktimoj." Kuracisstoj provas trakti vunditojn ĉe la loko de la kraŝo dum aliuloj estis kondukitaj al apudaj hospitaloj. Malgrave vunditaj pasaĝeroj estis kondukitaj al sporthaloj por kuracado.

Infrabel diras, ke unu trajno estis iranta de Leuven al Braine-le-Comte dum la dua trajno estis veturanta de Quievrain al Liège. Reloservoj inter Bruselo kaj la sudokcidento de Belgio estas interrompitaj. Ne plu estas servoj inter Bruselo kaj Tournai Mons. Kaj Eurostar ankaŭ anoncas, ke siaj trajnojal kaj el Bruselo ne plu veturos, atendante pluan sciigon. Mankas indikon pri la kaŭzo de la kolizio sed ĝi okazas post semajnfino de neĝo kaj glaciaj temperaturoj trans Belgio. En 2001, ok personoj estis mortigitaj kaj 12 estis vunditaj en frontalfronta kolizio inter antaŭurbaj trajnoj ekster Bruselo. Tiam oni pensis, ke lingvaj malfacilaĵoj inter flandralingva signalrespondeculo kaj franclingva kolego estis kaŭzo en tiu kraŝo. Alia akcidento en 2008 postlasis pli ol 40 homoj vunditaj kiam pasaĝera trajno veturanta laŭ malĝusta direkto frapis kargotrajnon en centra Belgio, AFP novaĵagentejo diris.

Vidu  filmeton pri la trajnakcidento
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi