Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
La plej alta viro en la mondo estas Turko Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Diversaĵoj
TURKIO - 19-an de septembro, 2009.
 
La plej alta viro en la mondo, kiu ankaŭ havas la plej grandajn manojn kaj piedojn, estas nomumita de Libro de Mondaj Rekordoj "Guinness" por la lanĉo de la libro de 2010. Sultan Kösen, de Turkio, altas 2,47 metrojn, tio estas 10cm pli ol la antaŭa titoloposedanto Bao Xishun.

La manoj de tiu ĉi 27-jaraĝa viro mezuras 27,5 cm kaj liaj piedoj 36,5 cm. Sro Kösen, kies alteco venas de sanproblemo kiu kaŭzis tian gigantismon, diris, ke li esperas trovi unuafoje amon dank'al la nova famo alportita al li de la rekordo. "La unua afero, kiun mi volas fari, estas havi aŭton en kiu mi povas sidiĝi, sed cetere mi volas edziĝi," li diris. "Ĝis hodiaŭ estis vere malfacile trovi koramikinon. Mi neniam havis unu, ili kutime timas min. Mi estas esperanta hodiaŭ, ke mi trovos unu." Li aldiris : "Espereble, nun mi famiĝas, mi povos renkonti multajn fraŭlinojn. Mi volas edziĝi."

Unu el la malfacilaĵoj esti sekve de tia alteco trovi konvenajn vestojn kaj Sro Kösen sin vestis per speciale konfektitaj vestaĵojn. Li ankaŭ devas havi liton tri-metrojn longa. Sro Kösen diris : "La plej malfacilaj aferoj estas, ekzemple, ke mi ne povas sidiĝi en normalan aŭton. Kiam mi provas enŝoviĝi enaŭton, estas vere tro streĉe. Mi ne povas iri butikumi kiel normalaj homoj, mi devas havi aferojn faritajn speciale por mi, kaj foje ili ne ĉiam estas laŭmodaj. Alia afero estas tio, ke plafonoj estas malaltaj kaj mi devas fleksiĝi tra pordejoj." Sed lia alteco efektive havas siajn pozitivajn flankojn. Li rakontis : "La bona afero estas tamen, ke el tiel alteco, mi povas vidi homojn de longa distanco. La alia afero estas, ke ĉe si ili uzas mian alton por ŝanĝi la ampolojn kaj pendi la kurtenojn, ekzemple."

La proparolanto por la Libro de Mondaj Rekordoj Guinness diris, ke Sro Kösen estas la unua persono en pli ol jardeko agnoskita kiel alta pli ol pli ol 8 futojn (laŭ brita mezurunuo). Li kreskis normale ĝis li estis 10-jara, kaj tiam tumoro kaŭzis, ke disvolviĝis sanproblemo nomata "gigantismo". La tumoro estis forigita pasintjare kaj lia kresko ĉesis. Lia vizito al Britio estas la unua fojo, kiam li vojaĝas ekster Turkio, kaj li ankaŭ vizitos usonon kaj Germanion.

Iom antaŭe ĉijare, Zhao Liang de Ĉinio pensis, ke li povus esti konkuranto por la monda rekordo post kiam li estis kuracata pro vundo en hospitalo. La hospitala personaro tie mezuris la eksan korbopilkoludiston ĉe 2,46 m ( iomete malpli ol 8 futoj 1 colo laŭ britaj mezurunuoj) en alto. La ukraina Leonid Stadnyk nelonge ricevis la titolon en 2007, sed tiu revenis al Bao Xishun kiam Sro Stadnyk ne volis esti mezurita laŭ novaj reguloj, kiuj postulis, ke li estu sendepende mezurita de kontrolistoj de Guinness.
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi