Serĉi en la retejo
Eŭropo : lasttempaj artikoloj
- Ne al Tito-strato en Slovenio !
- Divorco finfine laŭleĝa en Malto
- Ratko Mladić arestita
- Islanda vulkano ĝenas eŭropan aertrafikon
- Sociaj movoj pliampleksiĝas en Hispanio
- Ĉu baldaŭ registaro en Belgio ?
- Mallonge el Eŭropo
- Princo Charles atingas atend-rekordon
- Ĉu Kadafi havas gravan sekreton pri Francio ?
- En Rusio ne plu estas Milico
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| NATO : nova partnereco kun Rusio |
|
|
| Eŭropo - Diversaĵoj |
![]() NATO / RUSIO - 18-an de septembro, 2009.La Ĝenerala Sekretario de NATO Anders Fogh Rasmussen alvokas al estigo de nova strategia partnereco kun Rusio. En lia unua grava eksterlanda politika ago kiel NATO-ĉefo, Sro Rasmussen alvokis al "komuna revizio" kun Moskvo de tutmondaj sekurecaj defioj. Li estis parolanta en Bruselo nur unu tagon post kiam Usono anoncis la forlevon de sia plano por polemikaj kontraŭmisilaj bazoj en Pollando kaj la Ĉeĥa Respubliko. La eksa dana ĉefministro Anders Fogh Rasmussen instaliĝis kiel la nova NATO-estro en aŭgusto. "Mi volas, ke Rusio kaj NATO kune konsentu efektivigi komunan revizion de la novaj sekurecaj defioj de la 21-a jarcento, kaj firmigu bazon por nia estonta kunlaboro," diris Sro Rasmussen. "Ni esploros la eblecon estigi ligojn inter Usono, NATO kaj Rusio pri kontraŭmisilaj sistemoj ĉe konvena tempo." Li aldonis, ke devus esti pli da kunlaboro pri politiko pri Afganio, kiu estas grava por NATO kaj Rusio. Li diris, ke pritrakti la dismultiĝon de balistika misilteknologio estas en la fundamenta strategia intereso de NATO kaj Rusio. Li petis al Moskvo ekagi por "vera nova komenco en nia interrilato, en niaj propraj interesoj kaj tiuj de la tuta internacia komunumo". Rusio bonvenigis la decidon de la usona prezidenton Obama koncerne la usona kontraŭmisila strategio, kiu sekvis revizion de la minaco fare de Irano. Rusio laŭlonge kontraŭis al planoj postkurataj de la administro de la antaŭa prezidento George W. Bush, kiu volis instali bazon de misiloj apud la rusaj landlimoj. Sro Rasmussen diris, ke li "atendos, ke Rusio metos maksimuman politikan kaj diplomatian premon sur Iranon por haltigi ties atomajn aspirojn". Parolante pri la usona rekonsidero de la kontraŭmisila sistemo, li diris, ke "la novaj planoj ebligos inkluzivi ĉiujn alianculojn kaj protekti ĉiujn alianculojn. Plibonigitaj rilatoj inter NATO kaj Rusio ankaŭ estos profite al niaj orientaj alianculoj," li diris. Revigligi konsilion NATO-Rusio alportus "forumon por grava dialogo," li diris. Pridemandita pri iu vastigo de NATO, Sro Rasmussen deklaris, ke Kartvelio kaj Ukrainio fariĝos NATO-membroj kiam ili kontentigos la necesajn kriteriojn, sed aldonis, ke Moskvo nevidu tion kiel minacon. "Ni devas krei atmosferon kaj sekurecan medion ene de Eŭropo, ene de kiu la politiko de malferma pordo povas daŭri, dum samtempe certigi al Rusio, ke ĝi ne sentas sin minacata." La ligoj inter la grandaj potencoj Rusio kaj NATO pliboniĝis post la fino de la Malvarma Milito sed denove malboniĝis kiam la okcidenta alianco vastiĝis kaj aldonis al sia membraro landojn de la siatempa Sovetia bloko. La ligoj ankaŭ suferis multe post la nelonga konflikto de Rusio kun Kartvelio en 2008. |





NATO /
RUSIO - 18-an de septembro, 2009.