|
Pacifiko -
Ekonomiko
|
 AŬSTRALIO - 4-an de decembro, 2008.
Ekonomiaj donitaĵoj de la lastaj kvaronjaroj en Aŭstralio montras, ke kresko subfalas sian plej malrapidan paŝon en ok jaroj, intensigante zorgojn, ke la lando estas survoje al regreso. Laŭ oficialaj ciferoj publikigitaj merkredon, kresko glitis al 0,1 procento en la tria financa kvarono, kvankam la registara oficiala prognozo pri kreskto por la plena jaro atingas du procentojn.
|
|
|
Nordameriko -
Diversaĵoj
|
  USONO - 14-an de marto, 2009.
Mesaĝo tra la tempo : La sekrethava poŝhorloĝo de Abraham Lincoln
La Vaŝingtona muzeo pri amerika historio malkovris grifelitan "sekretan mesaĝon" ene de poŝhorloĝo - iama posedaĵo de Abraham Lincoln. Per tiu skribaĵo, iu juvelriparisto aludis la unuan pafon de la secesia milito kaj ĝojis pro la fakto ke iu prezidanto estris la landon. La mesaĝo troveblas ene de la ora horloĝo, inter la dentradoj : " 13 aprilo 1861 : La ribeluloj atakis je Fort Sumter. Dank’al Dio, ni havas estraron".
|
|
Sudameriko -
Sciencoj
|
SUDAMERIKO - 13-an de majo, 2009.
Amazona specio de formiko forlasis sekson kaj evoluis al nura virina specio, esploristoj trovis. La formikoj reproduktiĝas per klonado, la reĝinoj de formikoj kopias sin mem por produkti genetike identajn filinojn. Ĉi tiu specio, la unua malkovrita kiu reproduktiĝas tute sen sekso, kultivas fungojn, kiuj ankaŭ reproduktiĝas sensekse.
|
|
|
Pacifiko -
Politiko
|
  FIĜIOJ - 23-an de aprilo, 2009.
La Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj postulas tujajn balotadojn por restarigi demokration en Fiĝioj. Ĉe renkontiĝo por diskuti la politikan renversiĝon en tiu sudpacifika insularo lundon, la UN diris, ke la lastatempa nuligo de la nacia konstitucio estas " retroiro". Ĝi ankaŭ decidis nuligi projektitajn intertraktojn en kiuj la UN, Fiĝioj kaj la Brita Konfederacio de Nacioj ( Commonwealth of Nations) devus partopreni.
|
|
Pacifiko -
Kulturo
|
  AŬSTRALIO /  BRITIO - 14-an de majo, 2009.
Membroj de indiĝena tribo okazigas specialan riton ĉe la "Monda Muzeo" de Liverpool en Anglio, por marki la revenigon al la patrio de homaj restaĵoj el Aŭstralio. Kranio revenos al reprezentantoj de la popolo Ngarrindjeri ĉar ĝi havas fortan spiritan kaj religian signifon. La restaĵo estis aĉetita de Dro William Broad de Liverpool, en 1948. Li vizitis Aŭstralion inter 1902 kaj 1904 kaj eldonis verkojn pri aŭstraliaj skeletaj restaĵoj.
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>
|
|
JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |