eventeo feedburner

La mondo en bildoj

Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo - Submitted news
  • Nova beta-versio de Fajrovulpo 4, kun kapablo je HSTS

    Je la 7-a, Mozilo eldonis novan beta-version de la estonta Firefox 4. Ĝi subtenas "Severan transportsekurigon je HTTP" kaj aplikprograman interfacon por prilabori sondatumojn.

  • Bulgarian Writer Atanas Seykov Dies at 82

    The Bulgarian writer, publicist and lexicographer Atanas Seykov has passed away at 82 years of age. Seykov was born in 1928 in Sofia. In 1964 he graduated from the Pedagogical Institute in Budapest, majoring in Esperanto studies.

  • Guinness-libro per la plej eta viro en la mondo

    Kolombio eniris en la Libron de Guinness-Rekordoj danke al unu el siaj loĝantoj. Li havas 24 jarojn kaj nomiĝas Edward Nino Hernandez. Temas pri persono kiu multe ŝatas vojaĝi, kiu revas iam koni la tutan mondon, ĝuus la stiradon de Mercedes-aŭto kaj dancas regetonon. Ĉio normale sed Edward estas la plej eta homo de la mondo.

  • Ĉinio petas la kunlaboron de Irano al IAO

    Ĉinio petis al Irano tutan pretemon kunlabori kun la Internacia Atomenergia Organizo (IAO) kun la celo garantii al la internacia komunumo, ke ĝia nuklea programo havas pacajn celojn.

  • Mozilaj sekureldonoj: SM 2.0.7; Tb 3.0.7, 3.1.3; Fv 3.5.12, 3.6.9

    Hieraŭ Mozilo faris 5 korekteldonojn de siaj "Gecko"-bazitaj programoj (SeaMonkey, Thunderbird, Firefox). Krom korektoj, du el la eldonoj subtenas enkadrig-malpermeson aktivigeblan de retejestroj.

Eble vakcino kontraŭ malario post 3 jaroj Presi Retpoŝtadreso
Afriko - Sciencoj
AFRIKO - 27-an de januaro, 2010.

 
La fondinto de Microsoft, Bill Gates, deklaris al la BBC, ke vakcino por malario povus aperi post tri jaroj. Sro Gates estas kerna kampanjanto kontraŭ la malsano, kiu jare mortigas unu milionon da homoj, la plimulton de ili estas infanoj. Ekde ĝia kreado, lia fonduso jam elspezis miliardojn da dolaroj en la batalo kontraŭ malario.

Ĝuste kiel
variolo, Sro Gates kredas, ke tiu malsano povas esti eliminita. Ĝis nun mankas vakcino, sed, Sro Gates diras, ke scientistoj progresas rapide. "Ni havas vakcinon kiu estas en la fina elprova fazo, nomata fazo tri. Parte efika vakcino povus egale esti havebla  ene de tri jaroj, sed [...] la kreado de plene efika vakcino daŭros kvin al 10 jaroj," li diris al la brita BBC.

La
viro kiu certe estas la plej riĉa persono en la mondo efektive faris averton tamen : li timas, ke evoluintaj landoj povus malgrandigi sian buĝeton por fremda helpo, por pagi la koston de la pritrakto de klimata ŝanĝiĝo. Sro Gates diras, ke ĉi tio estus eraro ĉar help-buĝetoj ne nur savas vivojn, ili ankaŭ plibonigas homan sanon kaj, laŭvice, haltas demografian kreskon - kerna kialo, li diras, por tutmonda varmiĝo.

"
Mi nur volas certigi, ke tiuj financoj ne reduktos la financadon por Aidoso, kuraciloj vakcinoj, kiuj, ĉion dirite, ne nur savas vivojn sed  plibonigas sanon kaj sekve efektive ebligas al landoj redukti la demografian kreskon," li diris. "Kaj, laŭ longatempa perspektivo, por ĉiuj ĉi tiuj ekologiaj aferoj, havi loĝantaron kiu ne estas kreskanta tiel rapide ebligos al ni vivteni sur daŭrigebla bazo. Klimata ŝanĝiĝo estas tre grava, tio estas afero kiu bezonas monon. Ĝi nur ne devus preni monon el sanhelpaj buĝetoj."

Fonto de la artikolo : BBC
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi