Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Piratado en Somalio iĝas internacia problemo Retpoŝtadreso
Afriko - Diversaĵoj

SOMALIO - 27-an de septembro, 2008.

Piratoj kiuj kaptis ukrainan ŝipon proksime de la marbordo de Somalio malkonsilis iun ajn provon savi la ŝipan skipon aŭ kargon. Unu el la piratoj diris, ke ili parolos al kenjajn respondeculojn pri elaĉeto por la ŝipo, kiu portas 33 tankojn survoje al Kenjo.

Piratoj kaptis dekojn da ŝipoj apud la somalia marbordo lastamonate. Rusa mararmea ŝipo sin direktas al la regiono kaj Usono diras, ke ĝi ob servas la evoluadojn en la loko. La ukraina ministro pri Defendo Jurij Jeĥanurov antaŭe konfirmis, ke 33 rusaj T-72 tankoj kaj "granda kvanto de municioj" troviĝas sur la kaptita kargoŝipo, nomata Faina. La ukraina ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris, ke la ŝipo havis skipon de 21 personoj, kaj veturis al la kenja haveno Mombasa.

La ŝipkapitano raportis, ke ili estis tiam ĉirkaŭitaj de tri boatoj kun armitaj viroj ĵaŭdon posttagmeze. Antaŭaj raportoj sugestis, ke la kargo estis survoje al suda Sudano, sed la
proparolanto de la kenja registaro Alfred Mutua konfirmis, ke la tankoj devis esti liveritaj al Kenjo. "La kargo en la ŝipo inkluzivas militistan komputilan aparataron kiel tankojn kaj diversspecajn vicpecojn por uzado de malsamaj filioj de la kenjaj militistoj," li diris.

La financa analizisto Knox Chitiyo klarigis, ke la lasta okazaĵo montras, ke la maroj apud la somalia marbordo fariĝis "tutmonda sekureca problemo". "Piratado fariĝis vera ekonomia afero, kaj ŝajnas esti neniu komuna respondo la problemo," diris Sro Chitiyo. Respondeculoj en la somalia kvazaŭaŭtonomeca regiono de Puntland diras, ke ili tute ne povas alfronti la piratojn, kiuj regule kaptas kaj tenadas ŝipojn por elaĉeto ĉe la haveno de Eyl. Altrangaj UN-respondeculoj taksas, ke la elaĉetoj faritaj de piratoj per kaperado de ŝipoj superas 100 milionojn de usonaj dolaroj jare.

La pirata "patrinaj ŝipoj" vojaĝadas for al la profunda maro kaj lanĉas pli malgrandajn boatojn al atako de preterpasantaj ŝipoj, foje uzante aŭtopelatajn grenadojn. Pasintsemajne, Francio publikigis projekton de Rezolucio de la UN, kiu instigas ŝtatojn deploji mararmeajn ŝipojn kaj aviadilon por batali tian piratadon. Francio, kiu havas soldatojn en apuda Ĝibutio kaj ankaŭ partoprenas transnacian maramean patrolon en la loko, devis jam interveni dufoje por liberigi francajn maristojn forkaptitajn de piratoj. Sturmtaĉmentanoj liberigis du personoj kies boato estis kaperita en la Golfo de Adeno iom antaŭe ĉimonate kaj en aprilo, ses arestitaj piratoj estis transdonitaj al fracaj respondeculoj por esti juĝataj.

Rusio anoncis, ke ĝi komencos fari regulajn kontraŭpiratajn patrolojn en la maroj de Somalio por protekti rusajn civitanojn kaj ŝipojn. Militŝipo estis sendita al la loko pli frue ĉi tiun semajnon, ĝi diris. Somalio restas sen laboranta nacia registaro de 17 jaroj kaj suferas kontinuan civilan tumulton.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi