Serĉi en la retejo
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Tunelo inter Afriko kaj Eŭropo eble konstruota |
|
| Afriko - Diversaĵoj |
|
Hispanio anoncas, ke la studo pri farebleco por submara tunelo konektonta Hispanion kaj Marokon estas en sia fina etapo. Se la projekto antaŭeniras kaj konstruo komenciĝas, trajnoj portantaj pasaĝerojn kaj varojn antaŭvideble transiros la tunelon en 2025. La tunelo estos 40-kilometrojn longa kaj pasos 300 metrojn sub la Mediteraneo Maro.
Se la elfoso efektive komenciĝos, necesos 15 jarojn por finkonstrui la tunelon kaj ĝi kostos almenaŭ 8 miliardojn da usonaj dolaroj (5 miliardojn da eŭroj). La hispana kaj maroka registaroj konsideras la tunelon kiel parton de nova Mediteranea transporta nabo por pasaĝeroj kaj varoj. Aliuloj, male, esprimas siajn dubojn. La ebleco de fizika konekto inter Hispanio kaj la plej malriĉa kontinento en la mondo estas alarma por iuj Hispanoj. Aliuloj estas skeptikaj pri ĉu ĉi tiu ambicia plano iam ajn estos kompletigita. Hispanio kaj Maroko jam diskutis pri konstruo de ponto kaj tunelo de pli ol 20 jaroj. Tamen, ĉifoje la projekto havas subtenon de la Eŭropa Unio kaj la ebleco de financoj de la Monda Banko. Se la farebleca studo estas pozitiva, prilaboro de la tunelo povos komenciĝi en 2009. |



MAROKO /
HISPANIO - 19-an de julio, 2008.
