Serĉi en la retejo
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Franca justico akuzas afrikajn gvidantojn pri korupto |
|
| Afriko - Diversaĵoj |
![]() GABONO / KONGO / EKVATORA GVINEO / FRANCIO - 3-an de decembro, 2008.Franca kontraŭkoruptaj aktivuloj decidis starti proceson kontraŭ la prezidentoj de Gabono, Kongo kaj Ekvatora Gvineo. Ili akuzas, ke tiuj prezidentoj akiris luksajn hejmojn en Francio, aĉetitaj per malversaciita publika mono. La franca grupo "Malkaŝemeco Internacia", la neregistara grupo "Ŝerpo" kaj gabona civitano lanĉis komunan agon kontraŭ la prezidentoj Omar Bongo Ondimba, Denis Sassou Nguesso kaj Teodoro Obiang, kaj kelkaj el iliaj asociitoj, ili diris en komuna komunikaĵo. Ili akuzas la afrikajn gvidantojn pri malversacio kaj misuzo de publikaj financoj kaj pri monpurigo rilate al "la akiro de tre grandaj nemoveblaĵoj kaj meblaj valoraĵoj en Francio," diras ilia advokato, William Bourdon. "Sendube ĉi tiuj valoraĵoj ne povis esti akiritaj kun la solaj salajroj kaj profitoj de ĉi tiuj ŝtatestroj, kiuj alfrontas gravajn dubojn pri ebla malversacio de publikaj financoj," la komunikaĵo diras. La grupo "Malkaŝemeco Internacia" lanĉis proceduron pri proceso jam dufoje antaŭe, en marto kaj julio ĉi-jare, cele al kondamno de la akiro far la gabona prezidento de luksaj hejmoj en Francio, instigante ondon da protestoj de liaj subtenantoj. La komencaj plendoj ankaŭ celis la prezidenton Blaise Compaore de Burkino kaj lian angolan kolegon Eduardo dos Santos. Ambaŭ procesoj estis malakceptitaj de la pariza prokurora oficejo, kiu decidis ne malfermi enketon. La advokato de la gabona prezidento Bongo, François Meyer, ne faris komentojn pri la afero. Franca amaskomunikilaro, citante policajn raportojn, deklaris en marto, ke Omar Bongo kaj lia familio posedas 33 nemoveblaĵojn en Francio, inter kiuj estas privata hotelo en Parizo aĉetita en 2007 kaj kiu tiam kostis 18,8 milionojn da eŭroj. La raportoj instigis streĉitajn rilatojn inter la du landoj, Gabono minacas revizii siajn rilatojn kun Francio. |




GABONO /
KONGO /
EKVATORA GVINEO /
FRANCIO - 3-an de decembro, 2008.