Serĉi en la retejo
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Kaperita saŭda kargoŝipo estas en Somalio |
|
| Afriko - Diversaĵoj |
SOMALIO - 18-an de novembro, 2008.Saŭda cisterna superŝipo kaperita de piratoj kun ŝarĝo de 100 milionoj da usonaj dolaroj da petrolo ankriĝis apud la marbordo de Somalio. La "Sirius Star" estas la plej granda ŝipo iam ajn kaperita. Ĝi estis kaptita en la Hinda Oceano apud orienta Afriko dimanĉon en la plej aŭdaca atako de piratoj venintaj el anarkia Somalio. "Ni povas konfirmi, ke la ŝipo estas ankrata ĉe la somalia marbordo apud la urbo Haradheere," la leŭtenanto Nathan Christensen, proparolanto por la usona kvina militista ŝiparo, diris hodiaŭ. Haradheere troviĝas pli-malpli meze de la somalia marbordo. La saŭdaj respondeculoj nomis la ekkaperon skandala ago, kaj la ministro pri Eksterlandaj Aferoj diris, ke la reĝlando de nun ĵetos ĉiun sian pezon por subteni internacian subpremon sur piratado. La Princo Saud al-Faisal, ministro pri Eksterlandaj Aferoj, diris hodiaŭ, ke Saŭda Arabio subtenos la eŭropan iniciaton intensigi sekurecon en ŝipaj irejoj de la orientafrika marbordo. "Ĉi tio estas iniciato al kiu ni aliĝos kaj ankaŭ multaj aliaj landoj de la Ruĝa Maro," li diris ĉe gazetara konferenco. "Ĉi tiu skandala ago de la piratoj, mi opinias, nur plifortigos la decidemon de la landoj ĉirkaŭ la Ruĝa Maro por internacie batali piratadon." La ŝipo estas posedaĵo de la saŭda petrolgiganto Aramco kaj estis plene ŝarĝita kiam ĝi estis atakita pli ol 450 naŭtikaj mejloj sudoriente de Mombasa. "Ĉiuj 25 skipanoj estas laŭdire en sekura situacio," Vela International, la ŝipbranĉo de la saŭda Aramco, diris en komunikaĵo. "Aktuale, Vela atendas kontakton de la piratoj kiuj regas la ŝipon ." Richard Mitchelson, eksa soldato de specialaj fortoj kaj konsilisto pri komerca sekureco kiu baziĝas en Singapuro, klarigis, ke la piratoj plibonigas sian teknikon de kelka tempo. "Ili havas multe pli grandajn ŝipojn," li diris. "Ili uzas bazoŝipon do ili povas poziciigi sin en la libera maro, tiame ili uzas pli malgrandajn, pli rapidajn motorboatojn kaj uzas eskalojn per kiuj ili aliras al la ferdekoj de la ŝipoj celataj. Kiam ili estas sur la ŝipo, la atako estas sufiĉe facila. Ili estas bone armitaj. Ili povas havig al si GPS (tergloba sistemo de orientiĝo) kaj satelitajn telefonojn ... Mi certas, ke ili disponas je strategiaj informoj pri kiuj ŝipoj venas pli proksimen al ili." Per ilia agado, la piratoj iagrade kontribuis al pliigo de asekuraj kostoj, ĉar ili devigas multajn ŝipojn iri ĉirkaŭ Sudafrikon anstataŭ veturi tra la Sueza Kanalo kaj tiel eviti la danĝeron pri milionoj da dolaroj en elaĉetoj. La kapto de la Sirius Star estas la kulmino de kelkjara pliigado de tiaj agadoj. "Tiu ĉi lasta atako similas al vera defio de tre inteligentaj Somalianoj. Tiu, kiu kredas, ke ili estas nur aro da kamelpaŝtistoj, devas rekonsideri la aferon," rakontas specialisto pri Somalio. La kapto okazis, malgraŭ internaciaj marameaj respondoj, inter kiuj tiuj de la NATO-alianco kaj Eŭropa Unio, por protekti unu el plej okupata kaj strategia trairejo en la mondo.Usonaj, francaj kaj rusaj militŝipoj ankaŭ estas apud Somalio. Andrew Mwangura, kunordiganto de la orientafrika Marista Asocio, diris : "La mondo neniam vidis aferon tian... La somaliaj piratoj ricevis la "jackpot", unuan premion." La asocio, kiu estas bazita en la kenja havenurbo Mombasa, jam kontrolas piratadon de multaj jaroj. "La cisterna superŝipo estis plene ŝarĝita, tiel ĝi estis verŝajne ĉe malalta nivelo de la akvo kaj pro tio, tre peza kaj malfacile mastrumebla " diris Sro Mwangura. "La piratoj verŝajne uzis eskaletojn aŭ hokŝnuroj por grimpi laŭ la flanko. La Sirius Star pezas 318 000 tunojn kaj estas registrita en Liberio. Ĝi estas administrata de Vela International. La skipanoj venas de Kroatio, Britio, Filipinoj, Pollando kaj Saŭda Arabio. La cisternilo povas enteni du milionojn da bareloj de petrolo, tio estas pli ol unu kvarono de la ĉiutaga petroleksporto de Saŭda Arabio. Ĝi estis survoje al Usono tra la Kabo de Bona Espero sude de Afriko, anstataŭ iri tra la Golfo de Adeno kaj la Sueza Kanalo. Dume, la oficiala ĉina novaĵagentejo, Xinhua, raportas, ke la honkonga kargoŝipo Delight ankaŭ estis kaperita de piratoj en la Golfo de Adeno apud la jemena marbordo. Xinhua diris, ke la ŝipo, kun 25 skipanoj, portis 33 000 tunojn da tritiko kaj estis survoje al la haveno de Bandar Abbas en Irano. Pasintsemajne, la Eŭropa Unio komencis sekurecajn operacojn proksime de la somalia marbordo por batali kontraŭ kreskanta piratado kaj protekti ŝipojn kiuj portas liveraĵojn al humanitaraj organizaĵoj. Tio estas la unuafoja maramea misio de la EU. Piratoj estas bone organizitaj en la Korno de Afriko, la loko kie la somalia nordorienta pinto elstaras en la Hinda Oceano. Somalio havas neniun efikan registaron ekde la demisiigo de Mohamed Siad Barre en 1991, la eksa prezidanto, kaj estas trafita de sangaj luktoj por potenco kiu spitis multajn provojn por restarigi stabilecon. |



SOMALIO - 18-an de novembro, 2008.
Per ilia agado, la piratoj iagrade kontribuis al pliigo de asekuraj kostoj, ĉar ili devigas multajn ŝipojn iri ĉirkaŭ Sudafrikon anstataŭ veturi tra la Sueza Kanalo kaj tiel eviti la danĝeron pri milionoj da dolaroj en elaĉetoj. La kapto de la Sirius Star estas la kulmino de kelkjara pliigado de tiaj agadoj. "Tiu ĉi lasta atako similas al vera defio de tre inteligentaj Somalianoj. Tiu, kiu kredas, ke ili estas nur aro da kamelpaŝtistoj, devas rekonsideri la aferon," rakontas specialisto pri Somalio. La kapto okazis, malgraŭ internaciaj marameaj respondoj, inter kiuj tiuj de la NATO-alianco kaj Eŭropa Unio, por protekti unu el plej okupata kaj strategia trairejo en la mondo.Usonaj, francaj kaj rusaj militŝipoj ankaŭ estas apud Somalio. Andrew Mwangura, kunordiganto de la orientafrika Marista Asocio, diris : "La mondo neniam vidis aferon tian... La somaliaj piratoj ricevis la "jackpot", unuan premion." La asocio, kiu estas bazita en la kenja havenurbo Mombasa, jam kontrolas piratadon de multaj jaroj. 