Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Terura akcidento en Burkina-Faso Retpoŝtadreso
Afriko - Diversaĵoj
BURKINA-FASO - 16-an de novembro, 2008.

Almenaŭ 60 homoj mortis en kolizio inter pasaĝeraŭtobuso kaj varkamiono en tiu okcidentafrika lando. La du veturiloj ekbrulis post la kraŝo kaj multaj restis kaptitaj en la aŭtobuso, loka oficialulo diris al AFP novaĵagentejo. La akcidento okazis ĉe tagiĝo apud la urbo Boromo, 167 km okcidente de la ĉefurbo, Uagaduguo.

La aŭtobuso laŭ raportoj estis survoje al najbara Ebura Bordo. La ŝtata radiostacio Radio Burkina diris, ke 60 personoj estis mortigitaj en la kolizio. "La sceno estas horora. La aŭtobuso estas tute oblikva, estas korpoj sur la vojo, iuj restas en la derompaĵoj, estas cindrigitaj korpoj kiujn ni ankoraŭ estas forigantaj. Estas vere horore," rakontas tribunala prokuroro.  Ŝajnas, ke la aŭtisto de la aŭtobuso supervivis la akcidenton kaj raportis, ke estis pli ol 80 homoj en lia veturilo. Kelkaj homoj estis laŭdire vunditaj, iuj kun severaj brulvundoj.

Kamionoj en Burkina-Faso ankaŭ ofte portas pasaĝerojn. Aŭtomobilaj akcidentoj estas oftaj en la lando, precipe fine de la pluvsezono kiam multaj vojoj, jam en malbona kondiĉo, estas inunditaj. Burkina-Faso okupas la malbonan lokon kiel la monda tria plej malriĉa lando de la UN. Multaj Burkinanoj laboras en Ebura Bordo.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi