eventeo feedburner

La mondo en bildoj

Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo - Submitted news
  • Nova beta-versio de Fajrovulpo 4, kun kapablo je HSTS

    Je la 7-a, Mozilo eldonis novan beta-version de la estonta Firefox 4. Ĝi subtenas "Severan transportsekurigon je HTTP" kaj aplikprograman interfacon por prilabori sondatumojn.

  • Bulgarian Writer Atanas Seykov Dies at 82

    The Bulgarian writer, publicist and lexicographer Atanas Seykov has passed away at 82 years of age. Seykov was born in 1928 in Sofia. In 1964 he graduated from the Pedagogical Institute in Budapest, majoring in Esperanto studies.

  • Guinness-libro per la plej eta viro en la mondo

    Kolombio eniris en la Libron de Guinness-Rekordoj danke al unu el siaj loĝantoj. Li havas 24 jarojn kaj nomiĝas Edward Nino Hernandez. Temas pri persono kiu multe ŝatas vojaĝi, kiu revas iam koni la tutan mondon, ĝuus la stiradon de Mercedes-aŭto kaj dancas regetonon. Ĉio normale sed Edward estas la plej eta homo de la mondo.

  • Ĉinio petas la kunlaboron de Irano al IAO

    Ĉinio petis al Irano tutan pretemon kunlabori kun la Internacia Atomenergia Organizo (IAO) kun la celo garantii al la internacia komunumo, ke ĝia nuklea programo havas pacajn celojn.

  • Mozilaj sekureldonoj: SM 2.0.7; Tb 3.0.7, 3.1.3; Fv 3.5.12, 3.6.9

    Hieraŭ Mozilo faris 5 korekteldonojn de siaj "Gecko"-bazitaj programoj (SeaMonkey, Thunderbird, Firefox). Krom korektoj, du el la eldonoj subtenas enkadrig-malpermeson aktivigeblan de retejestroj.

Azio
Ĉinio petas la kunlaboron de Irano al IAO Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Azio - Politiko
ĈINIO / IRANO - 08-an de septembro, 2010.

Ĉinio petis al Irano tutan pretemon kunlabori kun la Internacia Atomenergia Organizo (IAO) kun la celo garantii al la internacia komunumo, ke ĝia nuklea programo havas pacajn celojn.
 
Forta vulkanerupcio en Indonezio Presi Retpoŝtadreso
Azio - Natura medio
INDONEZIO - 05-an de septembro, 2010.


Vulkano en okcidenta parto de Indonezio, en la insulo de Sumatro ellasas sian plej perfortan erupcion post neaktiveco de 400 jaroj. La Monto Sinabung sendis turon de varma cindro pli ol tri kilometrojn ĉielen vendrede, devigante milojn de loĝantoj fuĝi al pli sekuraj lokoj por la dua fojo ĉi tiun semajnon. La tremo de la erupcio en la provinco de Norda Sumatro povis sentiĝi ok kilometrojn for.
 
Pakistano akceptas helpon el Barato Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Azio - Natura medio
PAKISTANO / BARATO - 21-an de aŭgusto, 2010.


Pakistano akceptas 5 milionojn da dolaroj da helpo de najbara Barato dum donacantoj promesis pli da mono por la inundo-trafita lando. Abdullah Haroon, ambasadoro de Unuiĝintaj Nacioj en Pakistano, bonvenigis la donacon de Barato, dirante, ke la katastrofo preterpasas ajnajn konfliktojn kiujn la du landoj havas.
 
Ĉinio : unua retumanto en la mondo Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Azio - Socio
 ĈINIO - 20-an de aŭgusto, 2010.


Kun 420 milionoj da interret-uzantoj en 2010, Ĉinio estas la lando plej forte ligita al la reto en la mondo. Sed ĝi estas ankaŭ lando kiu postulas indicon de komparebla penetro ol tiu de evoluintaj landoj, laŭ la lastatempa "Blua Libro pri informadiko en Ĉinio", citita hodiaŭ vendrede 20-an de aŭgusto de ĉina amaskomunikilaro.
 
Katastrofa situacio pro inundo en Pakistano Presi Retpoŝtadreso
Azio - Natura medio
PAKISTANO - 12-an de aŭgusto, 2010.

 
La pakistana provinco de Sindio nun estas sin pretiganta kontraŭ dua serio de inundegoj, kaj respondeculoj avertas, ke ili povus esti tiel grandaj kiel en la unua ondo, kiu delokigis milionojn da homoj kaj detruis milojn da hejmoj. Respondeculoj diris, ke akvo neatendite komencis altiĝi ĉe la baraĵo de Kotri laŭ la rivero Induso en suda Sindio, kaj hodiaŭ minacas superflui la talusojn ĉirkaŭ la baraĵo.
 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL