Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Populara "Eurovision" kantokonkurso baldaŭ en Azio Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 7
MalbonePlej bone 
Azio - Sportoj kaj distraĵoj

19-an de septembro, 2008.

Ĝi jam ĝojigis kaj foje konsternis spektantojn tra tuta Eŭropo dum pli ol 50 jaroj sed unu kontinento jam ne sufiĉas por la "Eurovision Kantokonkurso", kies respondeculoj anoncis hieraŭ, ke ĝi de nun ankaŭ necesas spektakli en Azio.


Japanio, Ĉinio kaj Barato estos inter la 15 aziaj landoj kiuj sendos siajn kiĉe vestitajn kantistojn de sentimentalaj kanzonoj por konkursi por gloro, diris la Eŭropa Elsend-Unio bazata en Ĝenevo, en sia ĵusa komunikaĵo. "Ni jam alportis la eŭropan version de la Eurovision Kantokonkurso al Mezoriento kaj Norda Afriko, ni aktuale ĝojas, ke spektantoj trans Azio amuziĝos per unu el la plej bonaj establitaj distraj spektakloj en la mondo," diris
Bettina Brinkmann de Eurovision Televido. La azia versio komenciĝos en 2009, kaj partoprenos konkursantoj de Kamboĝo, Ĉinio, Honkongo, Barato, Indonezio, Japanio, Laoso, Makao, Malajzio, Pakistano, Filipinoj, Singapuro, Sudkoreio, Tajvano, Tajlando kaj Vjetnamio. "La formato estas tre konforma al la azia regiono kaj siaj popoloj kiuj amas popularan muzikon kaj havas fortan nacian fieron," diras Andreas Gerlach, Ĝenerala Direktoro de Asiavision Pte. Ltd, la firmao kiu produktos kaj surmerkatigos la programon. "En Azio hodiaŭ tute regas konkurso, ekonomie kaj politike. La Kantokonkurso estas amika konkurso inter kulturoj," li aldonis.

Turniroj okazos dum sesmonata periodo ĉe regionaj kaj naciaj niveloj, kies kulmino estos la granda fina konkurso. La Eurovision Kantokonkurso komenciĝis en la italparolanta svisa urbo Lugano en 1956, kaj dum la pasintaj jaroj evoluis kaj fariĝis regula programo sur la eŭropaj televidstacioj. Antaŭaj gajnintoj inkluzivis famulojn kiel la svedan grupon Abba, Sandie Shaw,
Buck's Fizz kaj Katrina and the Waves, sed en lastaj jaroj la konkurson venkas per grandega plimulto orienteŭropaj ŝtatoj, tiel ke alvenas akuzoj pri aropa kaj politikema voĉdonado.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi