Serĉi en la retejo
Azio : lasttempaj artikoloj
- Grava tropika ŝtormo frapas Filipinojn
- Ĉinio: 659 milionoj da usonaj dolaroj estis uzataj por sanigaj aferoj en Xinjiang
- Japanio subtaksis riskojn de cunamo
- Ĉu Dalailamao bonvena en Ĉinio ?
- Efika maturiĝo de fruktoj pere de muziko
- Fortega tertremo kaj cunamoj frapas Japanion
- Dalai-Lamao preparas sian politikan rezignon
- Batalhelikopteroj mortigas 9 afganajn infanojn
- Kontesto de diktatoraj reĝimoj: ĉu risko por Ĉinio ?
- Ora semajno en Ĉinio
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Malfermiĝis la Paralimpikaj Ludoj en Pekino |
|
| Azio - Sportoj kaj distraĵoj |
ĈINIO - 7-an de septembro, 2008.La Paralimpikajn Ludojn de 2008 malfermis la ĉina prezidento Hu Jintao hieraŭ sabaton dum miriga ceremonio ĉe la Birda Nesto stadiono en Pekino. En la trihora sensacia spektaklo, 6000 prezentistoj kaj 4000 handikapitaj atletoj el 148 landoj partoprenis antaŭ 91 000 ekstazaj spektantoj. La malferman sensacian ceremonion prezentis kelkaj handikapitaj aktoroj kaj aktorinoj, kaj koncentriĝis pri temoj kosmaj, tempo kaj vivo. Nekutima por tia malferma ceremonio estas, ke la atletoj eniris la stadionon unue kaj poste rigardis la spektaklon kune kun la spektantaro. "Ni prezentas du Ludojn de egala grandiozeco kiel solenan engaĝiĝon al la tuta mondo," diris la organizinto Wang Wei. Ĉe la koro de la fenomena spektaklo estis Li Yue, juna 12-jara dancistino kiu perdis sian maldekstran kruron en la tertremo en Sichuan en majo. Ŝi ricevis grandegan ovacion. Unu el la plej grandaj huraoj de la vespero estis por la 332 ĉinaj atletoj enirantaj la areno, kiujn la prezidento Hu Jintao rigardis admire. La gastiganta teamo estas preskaŭ certa atingi la supron de la medala tabelo. La ĉina prezidento oficiale deklaris la 13-ajn Paralimpikajn Ludojn malfermitaj antaŭ la amaso rigardis la ormedalisto Hou Bin, en rulseĝo, tiranta sin supren per ŝnuro al la tegmento de la stadiono por lumigi la flamon. La Ludoj kaj siaj 20 sportoj komenciĝas tiun dimanĉon kaj daŭros ĝis la 17-a de septembro. |



ĈINIO - 7-an de septembro, 2008.