Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Finiĝis la Olimpikaj Ludoj Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 0
MalbonePlej bone 
Azio - Sportoj kaj distraĵoj
ĈINIO - 25-an de aŭgusto, 2008.

La Olimpikaj Ludoj fermiĝis hieraŭ per brilega ceremonio en la pekina Birda Nesto Stadiono. Sensaciaj fajraĵoj startis la ceremonion, dum bele reĝisorita tamburantaj kaj dancantaj artistoj memorigis la solenan malferman ceremonion el antaŭ 2 semajnoj.

Ferma ceremonio en PekinoEstis tamen pli festa afero, ĉar gajaj atletoj, dancantoj kaj muzikistoj partoprenis tiun ferman ceremonion. La Olimpika flago estis enmanigita al la urbestro de Londono Boris Johnson, ĉar Londono estas organizonta la Ludojn en 2012. La retronombrado ĝis 2012 do jam komenciĝis, kaj organizontoj scias, ke ili havas multe por fari por egaligi la ĉinajn Ludojn en Ĉinio, kiuj kalkulas inter la plej bonaj organizitaj Ludoj en la historio, kun neforgeseblaj malfermaj kaj fermaj ceremonioj.

Ĉinio okazigis la Olimpikojn ĉe foje malbona etoso, ĉar alvenis grandega nombro de zorgoj pri aerpoluo, maltrankviliĝo pri sekureco kaj protestoj pri homaj rajtoj. Sed oni ja rememoros kelkajn ravajn agojn kaj esceptajn atletojn, kiel ekzemple la usonan Michael Phelps kaj siaj ok oraj medaloj kaj la jamaikan Usain Bolt kiu faris tri novajn mondajn rekordojn kaj ricevis tri orajn medalojn.

"Ni venis al la fino de 16 tagoj kiuj ni tenos en nia koro por ĉiam," diris la belga Jacques Rogge, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato.


Vidu ankaŭ :
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi