Serĉi en la retejo
Azio : lasttempaj artikoloj
- Grava tropika ŝtormo frapas Filipinojn
- Ĉinio: 659 milionoj da usonaj dolaroj estis uzataj por sanigaj aferoj en Xinjiang
- Japanio subtaksis riskojn de cunamo
- Ĉu Dalailamao bonvena en Ĉinio ?
- Efika maturiĝo de fruktoj pere de muziko
- Fortega tertremo kaj cunamoj frapas Japanion
- Dalai-Lamao preparas sian politikan rezignon
- Batalhelikopteroj mortigas 9 afganajn infanojn
- Kontesto de diktatoraj reĝimoj: ĉu risko por Ĉinio ?
- Ora semajno en Ĉinio
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Japana templo rifuzas akcepti la Olimpikan torĉon |
|
| Azio - Sportoj kaj distraĵoj |
|
Dume la torĉo alvenas en Tajlando prepare por parado tra la ĉefurbo, Bangkoko. La transsendo estas ofte sekvita de protestoj pri Tibeto, kun ĥaosaj scenoj en Londono, Parizo kaj San Francisko. En Japanio, la torĉo parados 18,5 kilometrojn tra Nagano, kiu gastigis la Vintrajn Olimpiajn Ludojn en 1998. La decido de la templo estis anoncita post intertraktoj kun urbaj respondeculoj. "Estis necese por ni pripens sekurecon, ĉar ni estas templo kun naciaj trezoroj kaj multaj vizitantoj," templa oficialulo diris al la Reuters novaĵagentejo. "Ni ankaŭ devis enkalkuli la multajn mesaĝojn de zorgoj kiujn ni, kiel Budhana templo, ricevis de loĝantoj ĉie en la lando kaj de nia sekvantaro post kreskanta internacia koncentriĝo pri la Tibeto afero." Kunihiko Shinohara, oficialulo de la Naganoa organiza komitato por la transsendo, diris, ke la deirpunkto por la parado estos ŝanĝita. "Ni respektas la templan decidon," li diris. La urbo jam nuligis eventon projektitan ĉirkaŭ la transsendo pro sekurecaj kialoj. Estas ankaŭ disputo kun Ĉinio, ĉu aŭ ĉu ne, la Ĉinaj sekurecaj respondeculoj estos permesitaj kuri apud la torĉo. Japanio asertas, ke siaj sekurecfortoj sufiĉas, sed Ĉinio petis al Japanio, ke ĝi akceptu la partoprenon de siaj homon por malhelpi kontraŭĉinajn manifestaciojn.
|



JAPANIO - 19-an de aprilo, 2008.
Grava Budhana templo retiris sian intencon gastigi la Japanan Olimpikan stafetkuradon de la torĉo. La Zenkoji Templo, en la urbo Nagano, devis esti la deirpunkto por la parado de la 26-a de aprilo. Respondeculo diris, ke la monaĥoj havas zorgojn pri sekureco, sed ankaŭ ligas sian decidon al la lastatempa agitado en Tibeto.