Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Kriza situacio antaŭ la Ludoj de "Commonwealth" PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Azio - Sportoj kaj distraĵoj
BARATO - 24-an de septembro, 2010.


La prezidanto de la Konfederacio de la Ludoj de Komunumo de Nacioj (angle : Commonwealth Games), Mike Fennell, decidis lastan merkredon iri tuj al Nov-Delhio por enketi pri la progreso de konstruado de la diversaj sportejoj, antaŭ la malfermo de la Ludoj, kiu normale okazos la 3-an de oktobro. Multnombraj voĉoj altiĝis ĉi tiujn lastajn tagojn por mallaŭdi la malbonan preparon de la organizantoj.

Unue altiĝas kritikoj pri la stato de la "vilaĝo de atletoj" (loĝejoj), larĝe nekompleta nur du semajnojn antaŭ la komenco de Ludoj kaj konsiderita kiel nesalubra. Due aldoniĝas al tio pluraj maltrankviligaj okazaĵoj : tiun lastan merkredon, parto de plafono en la konstruaĵo kiu ŝirmos la konkurson de halterlevo disfalis, sen viktimoj tamen. La tagon antaŭan, paŝponteto kiu kondukas al unu el la ĉefaj stadionoj de la urbo ankaŭ terenfalis. Se ne paroli pri la terorisma minaco kiu reaperis dum semajnfino.

Alfrontante ĉi tiun krizan situacion, Mike Fennell petis renkonton tujan kun la barata ĉefministro kaj ĉiuj ĉefaj reprezentantoj de la organiza komitato. "Ni devas trakti kun la plej altaj aŭtoritatoj ĉi tiujn problemojn. Tion mi neniam vidis antaŭe. Ja estas maltrankvilige interveni sekve en lasta minuto. En la lastaj du jaroj, la Konfederacio ne ĉesis plendi pri la preparo de ekipaĵoj". Barato fakte havis 7 jarojn por prepariĝi al la okazaĵo.

La prezidanto de la Konfederacio de la Ludoj post vizito ĉe la ejo konsentis, ke "progreso" estis farita ĉi tiujn lastajn tagojn kaj ke tie estas nun "deplojo de suplementaj rimedoj". " Sed ankoraŭ restas multege por fari li aldonis. Barato sekve faras sian eblon por savi la ŝajnon ! Nokte kaj tage laboristoj provas finkonstrui la sportejojn...

Ĉu oni povas timi, ke pro la prokrasto en organizo kaj preparola Ludoj estos tutsimple nuligitaj ? Laŭ la prezidanto de la angla delegacio, Andrew Foster, la Ludoj estas "kvazaŭ pereantaj" kaj "la du venontaj tagoj estos ege gravaj".

Alfrontante tian necertecon, Skotlando decidis prokrasti la foriron de siaj atletoj al la Ludoj. "Ni esperas doni sekve al la barata organiza komitato la necesan tempon por alrespondi la maltrankvilon kiu estis esprimita de la Konfederacio de la Ludoj de Komunumo de Nacioj kaj de la landoj kiuj jam sendis siajn sportteamojn", klarigis Michael Cavanagh, la prezidanto de la skota organiza komitato. La unua grupo de skotaj atletoj devis flugi al Barato hieraŭ ĵaŭdon.

Pro sekurecaj aŭ sanaj kialoj, famaj atletoj fine decidis ne veni kaj partopreni, kiel la aŭstralianino Dani Samuels, Monda ĉampionino pri diskoĵetado. La aŭstralia ministro pri sportoj jam diris, ke aliaj atletoj ankaŭ povus decidi ne partopreni. La eŭropa ĉampiono de triobla salto, Phillips Idowu, ankaŭ rezignis sian partoprenon en la konkurso, alvokante sensekurecon. "Mi pardonpetas al ĉiuj, sed mi devas pensi al miaj infanoj. Mia sekureco estas pli grava por ili ol medalo", li klarigas.

Vidu ankaŭ la oficialan retejon de la  "XIX. Commonwealth Games 2010"


 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi