Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Ĉinio: 659 milionoj da usonaj dolaroj estis uzataj por sanigaj aferoj en Xinjiang PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Azio - Socio
ĈINIO - 18-an de junio, 2011.


Ĉinio: 659 milionoj da usonaj dolaroj estis uzataj por sanigaj aferoj en Xinjiang. Pasintjare 19 provincoj kaj municipoloj de Ĉinio per 659 milionoj da usonaj dolaroj subtenis la disvolvon de medicinaj aferoj en Xinjiang- a Ujgura Aŭtonoma Regiono.

La 13an de junio la ĉina san-ministro Chen Zhu diris, ke 19 elektitaj regionoj inkluzive Pekinon kaj Guangzhou-on subtenis 265 medicinajn projektojn en Xinjiang inkluzive la bazan konstruadon, medicinajn instalaĵojn, kaj trejnadon al la medicinistoj. Tiuj medicinaj projektoj estas parto de la ŝtata plano "para helpanto" por subteni mediciajn aferojn en Xinjiang lanĉitaj en marto de 2010 inter la 19 provincoj kaj municipoj de Ĉinio.

Chen diris, ke la subtenantaj provincoj kaj municipoj sendis entute 700 medicinajn fakulojn kaj administrajn grupojn al Xingjiang por trejni milojn da laborantoj kaj ili en tiu regiono kuracis 200 000 personojn. Li diris, ke la Ĉina Ministerio de Sano kaj la Ŝtata Administracio de la Tradicia Ĉina Medicino asignis 2.8 miliardojn da juanoj kiel specialan investon por disvolvi medicinajn aferojn en Xinjiang, tio je 39% kreskis kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro.

Li ankaŭ urĝis, ke la plua subtenado donu al tiu kampo de Xinjiang, speciale por reformado de medicina sistemo kaj trejnado al la medicinaj laborantoj. En la kunveno pri "Paraj helpantoj" por Xinjiang okazigita en Pekino lastmonate, la centra registaro promesis, ke la registaro plue akcelos disvolvon en la okcidenta regiono, kaj prenos la plibonigon de la vivo de tieaj loĝantoj kiel ĉefan taskon.

Artikolo sendita al ni de Chen Ji el Ĉinio. dankon !

Ligilo al Espero.com
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi