Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Kontesto de diktatoraj reĝimoj: ĉu risko por Ĉinio ? PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Azio - Socio
ĈINIO - 02-an de marto, 2011.


Fronte al la nunaj popolaj ribeloj en Norda Afriko kaj en Mezoriento, ĉu Ĉinio, kie ankaŭ same regas unupartia sistemo, korupto kaj eksplodo de nutraĵaj prezoj staras en sama risko? Specialistoj pri Ĉinio respondas : ne -- aŭ ankoraŭ ne. La polica dismeto post la alvokoj lanĉitaj Interreten por manifesti en dek tri urboj de Ĉinio montris tion sen ambiguo: Pekino tuj mortigos ĉian ribelon.

La komunisma Partio lernis la lecionojn el la sep semajnoj de paralizo kiuj finiĝis per sangoverŝo apud la placo Tiananmen en junio 1989, kiam la armeo pafis al la popolo. La kaŭzoj de ribeloj de la araba mondo ankaŭ ĉeestas en Ĉinio: reĝimo kiu sufokigas la opozicion, korupto, nepotismo, plilarĝigo de la distanco inter riĉuloj kaj malriĉuloj kaj altiĝo de la nutraj prezoj.

Krome, proksimume duon-miliardo de Ĉinoj estas konektitaj al Interreto. "Mi ne kredas, ke Ĉinio estos la proksima lando kiun trafos ribelo", taksas tamen Perry Link, de la Universitato de Kalifornio en Usono. "Se vi aldonas la personojn kiuj estas viktimoj de timigo, tiuj kiuj estis subaĉetitaj, tiuj kiuj estas doktrinvarbitaj, tiuj kiuj ja ribelus sed ne estas organizitaj... ne restas sufiĉa parto de la popolo por fari veran ribelon", li diris al la AFP.

Por Daniel Bell, de la Universitato Tsinghua, ekzistas en Ĉinio "vera deziro al malfermo, al esprimlibereco, al justico, sed ne la sama deziro de revolucio ol en Mezoriento". Des pli ke tie en Ĉinio ekzistas "ŝancoj de socia movebleco kiuj malĉeestas en Mezoriento". En Ĉinio "oni tute ne havas la saman situacion", asertas Jean-Louis Rocca, de Tsinghua. "Oni tie havas fortan subtenon al la reĝimo, kvankam la homoj ne estas feliĉaj. Ne estas volo de ŝanĝo de reĝimo."

En tri jardekoj de eksterordinara kresko, la komunisma partio eltiris centojn da milionoj da Ĉinoj el malriĉeco kaj permesis la estigon de meza klaso por pluraj centoj da milionoj da aliaj. Kaj eĉ se restas multnombraj malfacilaĵoj, "ĝenerale oni ne havas tian kompareblan senton de profunda krizo tiel, kiel ĝi aperas en Egiptio aŭ en Tunizio", diris la sociologo. Estas en Ĉinio "nek malespero, nek sento ke oni ne havas estontecon".

Precipe ne ĉe junuloj, malgraŭ alta procento de senlaboreco inter diplomitoj. Ĉinoj precipe deziras "ke la reĝimo faru tion, kion li promesis", daŭrigas Sro Rocca. Tio estas : redukto de interspacoj inter riĉuloj kaj malriĉuloj, estigo de rajto-ŝtato aŭ protekto de sanaferoj. "Kiam la homoj eniras en la mezan klason, ili havas emon al stabileco", rimarkigas Jean-Pierre Cabestan, de "Hong Kong Baptist University". Tiel, por Ĉinoj "nun ne estas momento por renversi la ŝipon", li diris, "la kondiĉoj ne estas kunigitaj por rekta kontraŭstaro. Estas probable tro frue". Oni ne povas tamen ekskludi, laŭ li, "specojn de absceso en provincaj ĉefurboj", ekzemple kontraŭ la korupto de lokalaj partiestroj.

Alia malsimileco kun Egiptio, Tunizio aŭ Libio estas, ke la povo en komunisma Ĉinio estas nek personigita, nek dinastia. "Tie ĉi neniu povus diri 'Hu Jintao foriru !", klarigas Jean-Louis Rocca, rilate al la estro de la ŝtato: "Hu Jintao havas neniun personan povon", ĉar la Politika Oficejo estras. En Ĉinio, "la tielnomata Numero Unu ŝanĝiĝas ĉiujn dek jarojn", ankaŭ aldonas Sro Cabestan, kaj "tie ne estas unu familio kiu riĉiĝis".

Tamen, iuj emas revi... Kiel la advokato Teng Biao, pridemandita pri Egiptio de la agentejo AFP. "Mi kredas, ke eble tio povos okazi", li deklaris lastan semajnon, tuj antaŭ ol fariĝi netrovebla.

Ĉiukaze, la placo Tiananmen ne estos nova placo Tahrir, centro de la revolucio en Kairo: La aliro al Tiananmen estas restriktita ekde 2008 per bariloj, kaj per sekurecaj kontroloj.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi