Serĉi en la retejo
Azio : lasttempaj artikoloj
- Grava tropika ŝtormo frapas Filipinojn
- Ĉinio: 659 milionoj da usonaj dolaroj estis uzataj por sanigaj aferoj en Xinjiang
- Japanio subtaksis riskojn de cunamo
- Ĉu Dalailamao bonvena en Ĉinio ?
- Efika maturiĝo de fruktoj pere de muziko
- Fortega tertremo kaj cunamoj frapas Japanion
- Dalai-Lamao preparas sian politikan rezignon
- Batalhelikopteroj mortigas 9 afganajn infanojn
- Kontesto de diktatoraj reĝimoj: ĉu risko por Ĉinio ?
- Ora semajno en Ĉinio
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Sanktejo disputita disigota en 3 partojn |
|
|
|
| Azio - Socio |
![]() BARATO - 02-an de oktobro, 2010.La barata justico decidis disigi en tri partojn la monaĥejon de Ayodhya, kiun postulas por si mem Hinduoj kaj islamanoj. Ĉi tiu sankta loko en la nordo de la lando ŝirmas la ruinojn de moskeo ĝisgrunde detruita en 1992. Tiu ĉi sankta loko en Ayodhya estos sekve disigita en plurajn partojn por la religiaj komunumoj, deklaris al gazetaro lastan ĵaŭdon advokato kiu defendas la Hinduajn interesojn. "Ĝi estos disigita en tri partojn kaj decido pri la maniero disigi ĝin estos farita post tri monatoj", deklaris la advokato Ravi Ŝankar Prasad al la ĵurnalistoj kunvenintaj ekster la palaco de Justico de la ŝtato de Uttar Pradesh (norda Barato). Kelkaj 200 000 policisstoj kaj miliciaj fortoj estis deplojitaj antaŭ la tribunalo por antaŭmalhelpi ajnan perfortan reagon.Hinduoj, Islamanaj kaj anoj de Nirmhoi Aĥara (Hindua religia organizaĵo) devos sekve kunvivi en tiu sanktejo. La plena verdikto de la barata justico ne estis ankoraŭ publikigita. La monaĥejo de Ayodhya ŝirmas la ruinojn de moskeo eldetruita en 1992 de Hinduaj ekstremistoj. Tiu detruo kaŭzis unu el la plej gravaj ondoj de interkomunumaj perfortoj ekde la sendependeco de Barato (1947), kaj mortigis pli ol 2000 homoj, plejparte Islamanojn. La Hinduaj naciistoj opinias, ke la moskeo Babri el la 16-a jarcento estis konstruita de la Mogola imperiestro Babar sur jam ekzistanta sanktejo dediĉita al ilia Dio Rāma. Barato estas hejmo de ĉiuj gravaj religioj de la mondo. Ili kunekzistas plejparte en paco kaj konkordo, tiel formante parton de la internacia bildo de tiu nacio kiu montriĝas kiel rapide moderniĝanta multrasa socio kapabla teni sian diversecon. |






BARATO - 02-an de oktobro, 2010.
monatoj", deklaris la advokato Ravi Ŝankar Prasad al la ĵurnalistoj kunvenintaj ekster la palaco de Justico de la ŝtato de Uttar Pradesh (norda Barato). Kelkaj 200 000 policisstoj kaj miliciaj fortoj estis deplojitaj antaŭ la tribunalo por antaŭmalhelpi ajnan perfortan reagon.