Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Ĉinio : unua retumanto en la mondo Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Azio - Socio
 ĈINIO - 20-an de aŭgusto, 2010.


Kun 420 milionoj da interret-uzantoj en 2010, Ĉinio estas la lando plej forte ligita al la reto en la mondo. Sed ĝi estas ankaŭ lando kiu postulas indicon de komparebla penetro ol tiu de evoluintaj landoj, laŭ la lastatempa "Blua Libro pri informadiko en Ĉinio", citita hodiaŭ vendrede 20-an de aŭgusto de ĉina amaskomunikilaro.

Pli ol 100 milionoj de tiuj ret-uzantoj vivas en kamparo, kie alir-punktoj al Interreto ekzistas en 91,5 % el vilaĝoj, specifas ĉi tiu dokumento. Ĉirkaŭ duono de la loĝantaro ankoraŭ vivas en kamparo, kie la vivnivelo restas multe pli malalta ol tiu en urboj.
Sed en la tuta lando, pli ol 60 % el profesiaj mezlernejoj, 70 % el mezlernejoj, kaj 12 % el primaraj lernejoj havas Interretajn paĝojn, laŭ la Blua Libro. La nombro de registaraj retpaĝoj, kun adresoj kiuj finiĝas per gov.cn, altiĝis al 50 000 ĉe la fino de la lasta jaro, laŭ tiu ĉi sama studaĵo.

Ĉinio, kiu havis nur 20 milionojn da ret-uzantoj  en 2000, instigas la evoluadon kaj disvolviĝon de Interreto sed samtempe metas ĝin sub gvatado. Aŭtoritatoj instalis sistemon nomatan "la Granda Muro de Ĉinio" kies celo estas filtri ajnan informon konsiderita de aŭtoritatoj kiel tro sentema aŭ politike danĝera.

Laŭ la raporto de la universitata dokumento, la registaro ankaŭ konsideras, ke aliro al la reto povas helpi al ekonomia rapida kresko. Laŭ statistiko, pliigo de 10 % al la reto ebligas gajni 1,3 punkto de kresko.

La disvolviĝon de Interreto ankaŭ akompanas grava kresko de certaj servoj. "377 milionoj de personoj promenas sur la tutmonda teksaĵo el sia poŝtelefono", emfazas la novaĵagentejo Xinhua. La oficiala agentejo ankaŭ insistas pri "la altiĝo tre forta de la enretaj konsumantoj " kaj aldonas, ke 142 milionoj de personoj jam faris enretajn aĉetojn. Laŭ la ĵurnalo China Daily,interreta komerco reprezentas 2 250 miliardoj da juanoj (257 miliardoj da eŭroj) en la unua semestro de 2010, 60 % da progreso en komparo kun 2009.
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi