Serĉi en la retejo
Azio : lasttempaj artikoloj
- Grava tropika ŝtormo frapas Filipinojn
- Ĉinio: 659 milionoj da usonaj dolaroj estis uzataj por sanigaj aferoj en Xinjiang
- Japanio subtaksis riskojn de cunamo
- Ĉu Dalailamao bonvena en Ĉinio ?
- Efika maturiĝo de fruktoj pere de muziko
- Fortega tertremo kaj cunamoj frapas Japanion
- Dalai-Lamao preparas sian politikan rezignon
- Batalhelikopteroj mortigas 9 afganajn infanojn
- Kontesto de diktatoraj reĝimoj: ĉu risko por Ĉinio ?
- Ora semajno en Ĉinio
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Usono ĉeestas ceremoniojn en Hiroshima |
|
|
| Azio - Socio |
![]() JAPANIO - 06-an de aŭgusto, 2010.Reprezentantoj de 74 landoj - interalie Usono unuafoje - kunvenis por marki la 65-an datrevenon de la unua atombomba atako, kiam la bombo estis faligita sur la japanan urbon Hiroshima. Unuafoje, reprezentanto de Usono, lando kiu faligis la bombon sur la urbon, ĉeestis.
Proksimume 140 000 personoj estis mortigitaj aŭ mortis post kelkaj monatoj pro tiu bombo faligita de usona aviadilo en 1945 en la lastaj tagoj de la Dua Mondmilito. Japanio kapitulacis post dua atombombo estis lanĉita sur Nagasaki tri tagojn poste, la 9-an de aŭgusto. En la loko mem kie la bombo falis antaŭ 65 jaroj aŭdiĝis la sono de ĥoroj de lernejanoj kaj la solena sonorado de sonoriloj. Unu-minuta silento okazis je 08:15 - la ĝusta tempo kiam la bombo eksplodis. La Ĝenerala Sekretario de UN Ban Ki-moon, kiu ankaŭ ĉeestis la ceremonion unuafoje, prezentis florojn ĉe la Eterna Flamo en la Parko de la Monumento pri Paco. "Vivo estas mallonga, sed memoro estas longa," li diris. "Por multaj el vi, tiu tago restas tiel klara kiel la blanka lumo kiu bruligis la ĉielon, tiel malluma kiel la nigraj pluvoj kiuj sekvis." Li diris al la kolektita amaso de 55 000 homoj el 74 landoj.Japanio, la sola lando kiu iam estis atakita per atomarmiloj, premas por ilia abolicio. La urbestro de Hiroshima bonvenigis la usonan decidon sendi la usonan ambasadoron John Roos. Li esperis, ke la evento akcelos tutmondan sennukleigon. Sro Roos siaflanke diris, ke la memorado de tiu terura okazaĵo estas ŝanco montri solvon al atoma senarmiĝo. Tiu senarmiĝo estas laŭ la usona prezidento Barack Obama pinta celo. "Por estontaj generacioj, ni devas ankoraŭ kunlabori cele al mondo sen atomarmiloj," Sro Roos diris en komunikaĵo. La ĉeesto de Sro Roos estas vidata de iuj en Japanio kiel signo, ke la prezidento Obama povus viziti Hiroshima-n kiam li venos al Japanio. Se jes, li estos la unua usona prezidento kiu vizitos la urbon. kelkaj Japanoj alvokas al Usono pardonpeti pro la atomaj bombatencoj, sed multaj observantoj diras, ke ĉi tio verŝajne ne okazos... |





JAPANIO - 06-an de a
malluma