Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Barataj deputitoj voĉdonas favore al virinoj en parlamento Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Azio - Socio
BARATO - 09-an de marto, 2010.

La supera ĉambro de parlamento de Barato voĉdonas pri leĝo, kies celo estos rezervi trionon de ĉiuj seĝoj en la nacia parlamento kaj subŝtataj parlamentoj por virinoj. La vicprezidento de Barato alvokis al "voĉa voĉdono" de deputitoj en la supera ĉambro. Nun li petas oficialan kalkulon de tiuj voĉdonoj.

La leĝopropono estis enkondukita lundon, inter tumulto de oponantoj rezultanta en la aresto de sep deputitoj marde. Unue proponita en 1996, la leĝo nun havas subtenon de la ĉefaj partioj de Barato.

Nuntempe virinoj reprezentas nur 10% el deputitoj de la malsupera ĉambro de parlamento kaj eĉ malpli en la subŝtataj asembleoj. Sonia Gandhi, prezidantino de la Kongresa Partio, diris, ke por ŝi la propono estas ege grava, kaj ke aprobi ĝin estus "donaco al la virinoj de Barato".

En la parlamenta sistemo de Barato "voĉa voĉdono" estas la unua stadio de la voĉdonada procezo. Kiam tiu ĉi voĉa voĉdono okazis, kalkulo de voĉdonoj estas farita, kiu donas la realan nombron de voĉdonoj favoraj kaj kontraŭaj al la leĝopropono.

Ĉi tiu kalkulo bezonas la subtenon de du-trionoj de parlamentanoj ĉeestantaj kaj voĉdonantaj por esti aprobata.


 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi