Serĉi en la retejo
Azio : lasttempaj artikoloj
- Grava tropika ŝtormo frapas Filipinojn
- Ĉinio: 659 milionoj da usonaj dolaroj estis uzataj por sanigaj aferoj en Xinjiang
- Japanio subtaksis riskojn de cunamo
- Ĉu Dalailamao bonvena en Ĉinio ?
- Efika maturiĝo de fruktoj pere de muziko
- Fortega tertremo kaj cunamoj frapas Japanion
- Dalai-Lamao preparas sian politikan rezignon
- Batalhelikopteroj mortigas 9 afganajn infanojn
- Kontesto de diktatoraj reĝimoj: ĉu risko por Ĉinio ?
- Ora semajno en Ĉinio
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Google : interreta cenzuro en Ĉinio estas 'komerca afero' |
|
|
| Azio - Socio |
![]() ĈINIO - 04-an de marto, 2010.Google deklaras, ke ŝtata cenzuro en landoj kiel Ĉinio devus esti metita sur komercan tagordon de Usono. Nicole Wong de la kompanio Google diris al la Senata Juĝistara Komitato, ke interreta cenzuro povus favori lokajn firmaojn. Usono planas forlevi cenzuron de Ĉinio kun la Monda Komerca Organizo, laŭ Bloomberg. Google estas revizianta siajn operaciojn en Ĉinio sekve de hak-atakoj kiuj celis la Google-kontojn de politikaj aktivuloj. Ĉe la komenco de ĉi tiu jaro, Google diris, ke ĝi ne plu volas cenzuri la version en ĉina lingvo de sia serĉmotoro. Kiam Google lanĉis google.cn en 2006, ĝi konsentis cenzuri kelkajn serĉajn rezultojn - kiel la protestoj de la placo Tiananmen en 1989, la aferoj pri tibeta sendependeco aŭ la religia grupo Falun Gong - kiel postulite de la ĉina registaro.Ĉinio diris siaflanke, ke ĝi bonvenigas internaciajn interretajn firmaojn, kondiĉe, ke ili "respektas interesojn de la ĉina publiko, la tradician kulturon de la nacio kaj la leĝojn kaj reguligojn". Google nuntempe tenas trionon de la ĉina serĉomerkato, ege malantaŭ la ĉina rivalo Baidu, kiu havas pli ol 60%. Ĉinio havas pli da interretaj uzantoj - proksimume 350 milionoj - ol iu ajn alia lando kaj lastjare havis profitan serĉmotoran merkaton kiu valoris proksimume unu miliardon da usonaj dolaroj... |





ĈINIO - 04-an de marto, 2010.
Google estas revizianta siajn operaciojn en Ĉinio sekve de hak-atakoj kiuj celis la Google-kontojn de politikaj aktivuloj. Ĉe la komenco de ĉi tiu jaro, Google diris, ke ĝi ne plu volas cenzuri la version en ĉina lingvo de sia serĉmotoro. Kiam Google lanĉis google.cn en 2006, ĝi konsentis cenzuri kelkajn serĉajn rezultojn - kiel la protestoj de la placo Tiananmen en 1989, la aferoj pri tibeta sendependeco aŭ la religia grupo Falun Gong - kiel postulite de la ĉina registaro.