eventeo feedburner

La mondo en bildoj

Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo - Submitted news
  • KISTV Movado: 34a Kataluna Kongreso de Esperanto

    Raporto pri la 34a Kataluna Kongreso de Esperanto okazinta en Sabadell, la 6an, 7an kaj 8an de decembro 2008.

    Kelkses-minuta filmeto kiu resumas la iron de la 34a Kataluna Kongreso de Esperanto. Jen rapida "kameramumo" al ĝia etoso, ĝiaj prelegoj, teatraĵoj, koncertoj, omaĝo al Llibert Puig kaj adiaŭo al Hèctor Alòs.

  • Speaking Invented Languages

    Klingon poets, Esperanto rock stars, and other bards of invented tongues. We explore, with linguist Arika Okrent.

  • Viro en Britio estas en hospitalo post detranĉo de lia peniso

    Brian Hanlon, 26-jara, estas kun gravaj vundoj en hospitalo, post kiam pluraj viroj atakis lin en Glasgovo dimanĉe.

  • Alfa-eldono de Mozilla Fennec 2.0 por Android kaj Nokia N900

    Hieraŭ Mozilo eldonis la unuan alfa-version de Feneko 2.0, por poŝkomputiloj kun la operaciumo Android kaj por Nokia N900.

  • Kenjo aprobas novan konstitucion

    La prezidento de Kenjo ĵus subskribis leĝon pri nova konstitucio, kiu grave ŝanĝos strukturon de potenco en tiu orientafrika lando. En referendumo pli frue ĉi tiun monaton, preskaŭ 70% de kenjaj balotantoj aprobis la novan konstitucion kiu traktas korupton, kaj politikan mecenatecon.

Ĉinio kondamnis la usonajn kritikojn de ĝia Interret-reguloj Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 6
MalbonePlej bone 
Azio - Socio
ĈINIO - 22-an de januaro, 2010.

 
Ĉinio kondamnis la usonajn kritikojn de ĝia Interret-reguloj, dirante, ke ili povus malutili al ligoj inter la du landoj. La usona  sekretariino pri Eksterlandaj Aferoj Hillary Clinton alvokis al Ĉinio levi restriktojn en Interreto. Hillary Clinton ankaŭ alvokis al Pekino prienketi Google-plendojn, laŭ kiuj retatakoj devenis de Ĉinio. La proparolanto de la ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Ma Zhaoxu diris, ke Usono devu "respekti faktojn" kaj halti fari "senbazajn akuzojn kontraŭ Ĉinio".

"
Usono kritikis la ĉinan politikon administri Interreton, kaj subkomprenigis, ke Ĉinio restriktas Interretan liberecon," li diris en komunikaĵo afiŝita sur la retejo de la ministerio pri Eksterlandaj Aferoj. "Ĉi tio kontraŭas la faktojn kaj estas danĝera por rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.Artikolo en la anglalingva novaĵ-retejo "Global Times" de la Komunisma Partio nomis la kritikojn de Sinjorino Clinton "informa imperiismo".

En
ampleksa parolado en Vaŝingtono, Hillary Clinton diris, ke Interreto estas "fonto de treega progreso" en Ĉinio, sed aldonis, ke iu ajn lando, kiu restriktas liberan aliron al informoj riskas "enmurigi sin for de la progreso de la sekvonta jarcento". Ŝi diris, ke Usono intencas trakti demandon pri Interreta libereco ene de sia interrilato kun Pekino. Ŝi ankaŭ alvokis al forta ago kontraŭ homoj kaj ŝtatoj kiuj faras retatakojn.

Google
diris, ke la 12-an de januaro hakeroj provis enŝteliĝi en sian softvarkodadon kaj retpoŝtkontojn de ĉinaj aktivuloj por homaj rajtoj, en "tre altnivela" atako kiu devenis de Ĉinio. Kiam la firmao bazita en Kalifornio lanĉis la retejon "google.cn" en 2006, ĝi konsentis cenzuri iujn serĉorezultojn - kiel la protestojn de 1989 en la Placo Tian An Men, la tibetan sendependecon Falun Gong - laŭbezone de la ĉina registaro.

Ĉinaj
respondeculoj diris plurfoje, ke Google kaj aliaj fremdaj Interretaj firmaoj estas bonvenaj por funkcii ene de Ĉinio, kondiĉe, ke ili obeas la landajn leĝojn kaj tradiciojn. Hillary Clinton alvokis al ĉinaj respondeculoj prienketi la Google-plendon pri retatakoj, kaj havebligi rezultojn. Ŝi ankaŭ petis al firmaoj kiuj laboras en Ĉinio, kaj aliloke, forte aserti "principojn" kontraŭ cenzuro. "La privata sektoro dividas respondecon sekurigi liberan esprimon... ĉi tio devas esti parto de nia nacia marko." Hillary Clinton ankaŭ parolis pri landoj kiel Tunizio, Egiptio, Irano, Saŭda Arabio kaj Uzbekio kiel tiuj, kiuj striktigis cenzuron ĝenadis blogantojn.

Ĉiniaj
ŝtataj amaskomunikiloj reagis kolere al tiu parolado. La gazeto "Global Times" diris : "La usona kampanjo por malcenzuro kaj libera fluo de informoj pri malrestrikta Interreto estas kaŝita provo trudi ĝiajn valorojn en aliajn kulturojn en la nomo de demokratio." Misekvilibroj en la "tutmonda informa ordo" estis pli favoraj al okcidentaj landoj kaj sekve landoj kiel Ĉinio, kiu estis malfavorata en ĉi tiu ordo,devis klopodi "por protekt sian nacian intereson", la ĉefartikolo diras. "Ĉina vera intereso en la libera fluo de informoj estas evidenta en ĝia rifuzo esti viktimigita de informa imperiismo."
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi