Serĉi en la retejo
Azio : lasttempaj artikoloj
- Grava tropika ŝtormo frapas Filipinojn
- Ĉinio: 659 milionoj da usonaj dolaroj estis uzataj por sanigaj aferoj en Xinjiang
- Japanio subtaksis riskojn de cunamo
- Ĉu Dalailamao bonvena en Ĉinio ?
- Efika maturiĝo de fruktoj pere de muziko
- Fortega tertremo kaj cunamoj frapas Japanion
- Dalai-Lamao preparas sian politikan rezignon
- Batalhelikopteroj mortigas 9 afganajn infanojn
- Kontesto de diktatoraj reĝimoj: ĉu risko por Ĉinio ?
- Ora semajno en Ĉinio
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Unu triono de Baratanoj vivas en ekstrema malriĉeco |
|
|
| Azio - Socio |
![]() BARATO - 11-an de decembro, 2009.Ĉiu tria Baratano estas vivanta sub la indikilo de malriĉeco, nova registara studo anoncas. La raporto de la ekonomikisto Suresh Tendulkar kiel mezurunuon por la studo utiligis monon elspezitan de persono en specifaj familiaj varoj kaj servoj por difini malriĉecon. Homoj loĝantaj en la subŝtatoj de Oriso, Biharo kaj Ĉhatisgaro estas inter la plej malriĉaj, la raporto diras.
Tiu raporto ankaŭ trovis, ke la nombro de malriĉuloj en urboj malpliiĝis, dum tiu en vilaĝoj male pliiĝis. La raporto ŝanĝis la tradicie uzitan metodon laŭ kiu oni specifas la nombron de homoj vivantaj en malriĉeco per la mezuro de ilia kaloria konsumado, al unu alia metodo baziĝanta sur ilia elspezado de havendaj varoj kaj servoj. Sur bazo de la nova metodo, la studo trovis, ke 37,2% de Baratanoj vivas malsupre de la indikilo de malriĉeco. Pli ol 40% de kamparaj loĝantoj supervivas kun laŭkapa elspezo de po 447 rupioj ($ 9,6) ĉiumonate, elspezado farita sur plejhavendaj necesaĵoj kiel manĝaĵoj, brulaĵoj, vestaĵoj kaj ŝuoj. Korespondantoj diras, ke eĉ se Barato spertas imponan ekonomian progreson, la nombro de Baratanoj kiuj vivas en ekstrema malriĉeco ne regresas sufiĉe rapide. Krom se Barato devontigas sin al pli granda socia elspezado kaj interveno, oni malfacile reduktos malriĉecon. |





BARATO - 11-an de decembro, 2009.
Tiu raporto 