Serĉi en la retejo
Azio : lasttempaj artikoloj
- Grava tropika ŝtormo frapas Filipinojn
- Ĉinio: 659 milionoj da usonaj dolaroj estis uzataj por sanigaj aferoj en Xinjiang
- Japanio subtaksis riskojn de cunamo
- Ĉu Dalailamao bonvena en Ĉinio ?
- Efika maturiĝo de fruktoj pere de muziko
- Fortega tertremo kaj cunamoj frapas Japanion
- Dalai-Lamao preparas sian politikan rezignon
- Batalhelikopteroj mortigas 9 afganajn infanojn
- Kontesto de diktatoraj reĝimoj: ĉu risko por Ĉinio ?
- Ora semajno en Ĉinio
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Ĉina disidento Liu Xiaobo akuzata pri ŝtata subfosado |
|
|
| Azio - Socio |
![]() ĈINIO - 09-an de decembro, 2009.La polico en Ĉinio rekomendis, ke prokuroroj formale akuzu la disidenton Liu Xiaobo, pro laŭdire provoko de subfosado, lia advokato Sro Shang diris. Sro Liu estas detenata senakuze de unu jaro. Sro Liu estis arestita je la 08-an de decembro 2008 pro tio, ke li kunverkis "Ĉarto 08", manifeston instigantan al politika reformo. La probabla akuzo pri "provoko de subfosado de ŝtata potenco" estas rutine uzita kontraŭ tiuj, kiuj kritikas la ĉinan Komunistan partion.
"La organoj de publika sekureco sentas, ke la prokurorojn akuzos lin kaj rekomendas, ke ili tiel faru," estis dirite post kiam aperis kopio de la rekomendo. "Estas du partoj. Unu parto rilatas al Ĉarto 08 dum la alia rilatas al artikoloj kiujn lia skribis en Interreton post 2005," Sro Shang diris. "Ĉi tio markas la finiĝon de la enketa fazo kaj la komenco de la jura persekuta fazo," li aldonis. Sro Liu estas verkisto kaj siatempa universitata profesoro kiu pasigis multe da tempo en malliberejo aŭ sub diversaj formoj de hejmaresto aŭ kontrolo, ekde li estis unu el la gvidantoj de la pordemokratiaj protestoj en la Placo Tian An Men en 1989. Li ankoraŭ skribas kaj publikigas siajn verkojn en Interreto, alvokas al demokrata plurismo en Ĉinio. "Ĉarto 08" estas peto, kiu unue cirkulis enrete pasintjare, kaj kiu alvokas al protekto de homaj rajtoj kaj la reformo de unupartia komunista sistemo en Ĉinio. "Ni esperas, ke niaj sampatrianoj kiuj havas similan senton de krizo, respondeco, kaj misio, ĉu ili estas en la registaro , aŭ ĉu ne, kaj sen konsidero de ilia socia rango, flankenmetos malgrandajn diferencojn kaj adoptos la larĝajn celojn de ĉi tiu civitana movado," la Ĉarto 08 diras. Tiu Ĉarto 08 estis subskribita de pli ol 10 000 homoj, inter kiuj estas eminentaj intelektuloj, verkistoj kaj disidentoj, laŭ la defendantoj de Homaj rajtoj en Ĉinio, reto de aktivuloj. Ekde la aresto de Sro Liu, okcidentaj registaroj, grupoj de kampanjantoj por rajtoj, scienculoj kaj grupo de Nobelpremiitoj alvokis al lia liberigo. Lia edzino, Liu Xia, kaj diversaj grupoj de kampanjantoj por rajtoj pasintsemajne ripetis tiujn vokojn kiam la datreveno de lia enkarceriĝo alproksimiĝis. Liu Xia diras, ke ŝi ne vidis aŭ parolis alsia edzo ekde marto, kiam la polico aranĝis mallongan, kontrolitan kunsidon por la paro en hotelĉambro en Pekino. Ŝi diris, ke ŝi estis "skandaligita" post legado de la tripaĝa enketista raporto. "Ĉi tiu raporto asertas, ke lia krimo estas tre grava kaj mi atendas, ke ili provo lin meti en prizonon dum 10 jaroj aŭ pli," ŝi diris. |





Ĉ