Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Barato blokas milionojn da poŝtelefonoj pro sekureco Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 6
MalbonePlej bone 
Azio - Socio
BARATO - 01-an de decembro, 2009.

 
Milionoj da barataj poŝtelefonoj sen valida unika identiga kodo estas blokitaj pro motivoj de sekureco. La numero de Internacia Identeco de Poŝtelefona Ekipaĵo (angle IMEI) estas 15-cifera kodo kiu aperas sur la operacianta reto ĉiam, kiam voko estas farita. La malĉeesto de ĉi tiu nombro tiel neebligas spuri la telefonanton la telefonon nek aliri al vokodetaloj.

La barataj
sekretaj servoj diras, ke telefonado senkoda estas uzita en atakoj de radikalaj grupoj. Poŝtelefonoj sen kodo estis blokitaj je noktomezo, kaj al operaciantoj oni petis, ke ili malhelpu vokojn al ili "sekve de pliiga minaco ". Oni taksas, ke Barato havas pli ol 25 milionoj da tiaj senkodaj telefonoj. Telefonoj sen kodoj nevalidaj ciferoj estas plejparte malmultekostaj kaj malbonkvalitaj telefonoj. Milionoj estas fabrikitaj en Barato mem, aŭ importitaj plejparte el Ĉinio.

Korespondantoj
diras, ke ĉi tiuj telefonoj estas popularaj, ĉar ili estas kutime multe pli malkaraj ol tiuj kun fama komerca varonomo. Multaj telefonabonantoj diris, ke ili estis malĝuste punitaj, ĉar ili ne konsciis, ke ĉiu poŝtelefono devas havi kodon. La Asocio de Poŝtelefonaj Operaciantoj de Barato petis al la registaro etendi la templimon por bloki la ciferojn tiel, ke ĝi povas instali identecociferojn sur aparatojn kiuj ne havas difinan varomarkon.

Laŭ
taksado de la Barata Asocio de Poŝtelefonaj Operaciantoj, telefonoj sen varomarko konsistigas preskaŭ 30% de ĉiuj vendoj en Barato. Barato havas la plej rapidan kreskadon de poŝtelefonmerkato en la mondo, kun pli ol 488 milionoj da abonantoj. Ĉiumonate milionoj da novaj abonantoj aldoniĝas al la listo.
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi