Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Daŭras bataladoj en Sri-Lanko Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 0
MalbonePlej bone 
Azio - Socio
SRI-LANKO - 12-an de decembro, 2008.

Fontoj proksimaj de la srilanka separatisma LTTE diras, ke la ribeluloj mortigis almenaŭ 90 registarajn soldatojn dum rebato de atako de la nacia armeo al ilia efektiva ĉefurbo. Unu batalo, ekster la norda urbo de Kilinochchi, la sidejo de la "Liberigaj Tigroj de Tamula Eelam", postlasis pli ol 60 soldatojn mortintajn kaj multe pli da vunditojn.

Batalantoj de la LTTE ankaŭ partoprenis pezajn batalojn sur alia fronto sude de Kilinochchi merkredon, mortigante 29 soldatojn kaj vundante almenaŭ 60, retejo favora al la ribeluloj diris. Sed la srilanka ministerio pri Defendo diris, ke nur 27 batalantoj kaj 20 registaraj soldatoj mortis en "furiozaj bataloj en la lastaj du tagoj. Srilankaj teratakaj helikopteroj faris atakojn lastajn merkredon kaj ĵaudon por doni al tersoldatoj protekton en ilia antaŭeniro kontraŭ la sudaj defendoj de Kilinochchi, la ministerio diris. Estas preskaŭ neeble konfirmi la asertojn pri viktimoj el ambaŭ flankoj ĉar sendependaj reporteroj kaj humanitaraj helpistoj ne povas veturi al la regiono.

Srilankaj registaraj fortoj enris teritorion tenita de la LTTE post la registaro retiriĝis el interkonsento pri batalhalto kun la ribeluloj en januaro. Kehelyia Rambukwella, proparolanto por la srilankaj sekureca kaj nacia defendo, diris, ke la registaraj fortoj ne eniris Kilinochchi, ili restas ĉirkaŭ la urbo dum ili atendas, ke malbona vetero foriru. "Ni ne povas prenas riskojn. Ni estas fortaj kaj ni movis tre proksime al Kilinochchi. Ni estas tre feliĉaj kaj kontentaj pri la elfaro de niaj fortoj nunmomente," li diris.

Mahinda Rajapakse, la srilanka prezidento, deklaris, ke li akceptos nenion krom totalan kapitulacon de la LTTE. La LTTE, kiu batalas por aparta ŝtato en la nordo de la insulo por la etna malplimulto de Tamuloj, agnoskis sian regreson antaŭ registaraj soldatoj. Tamen, V. Prabhakaran, la gvidanto de la grupo, anoncis pasintmonate, ke liaj fortoj daŭre batalos.

Legu ankaŭ :
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi