Serĉi en la retejo
Azio : lasttempaj artikoloj
- Grava tropika ŝtormo frapas Filipinojn
- Ĉinio: 659 milionoj da usonaj dolaroj estis uzataj por sanigaj aferoj en Xinjiang
- Japanio subtaksis riskojn de cunamo
- Ĉu Dalailamao bonvena en Ĉinio ?
- Efika maturiĝo de fruktoj pere de muziko
- Fortega tertremo kaj cunamoj frapas Japanion
- Dalai-Lamao preparas sian politikan rezignon
- Batalhelikopteroj mortigas 9 afganajn infanojn
- Kontesto de diktatoraj reĝimoj: ĉu risko por Ĉinio ?
- Ora semajno en Ĉinio
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Nekonata lingvo eltrovita en Barato |
|
|
|
| Azio - Sciencoj |
![]() BARATO - 06-an de oktobro, 2010.Lingvistoj antaŭ nelonge identigis lingvon, la "koro", en fora regiono en la nordoriento de Barato, kiu estis tute nekonata de scienco ĝis nun, laŭ ilia esploro, publikigita hieraŭ 5-an de oktobro. Ĉi tiu lingvo, kiu ne havas skribsistemon, estas en danĝero, pro tio ke ĝi estas parolata de nur 800 personoj, inter kiuj estas malmultaj junuloj sub la aĝo de 20 jaroj. La "koro" apartenas al la tibeta-birma lingvogrupo, kiu grupigas proksimume 400 lingvojn kaj dialektojn, inter kiuj la tibetan kaj la birman lingvojn. La lingvistoj kiuj ĉi tiun novan lingvon eltrovis partoprenis en ekspedicio de la fama National Geographic, kadre de projekto pri identigo kaj konservo de tutmonda lingva heredaĵo, nomata "Daŭrantaj Voĉoj". Kvankam 150 tibetaj-birmaj lingvoj estas parolataj en Barato, ĉi tiuj lingvistoj ne povis identigi eĉ unu lingvo proksima al la "koro".La teamo de esploristoj, sub la estrado de Gregory Anderson, manaĝero de la Instituto pri vivaj lingvoj kaj endanĝerigitaj lingvoj, en Oregono (Usono) kaj K. David Harrison, profesoro de lingvistiko en la Altlernejo de Swarthmore, en Pensilvanio (Usono), elektis tiun regionon izolitan en la ŝtato de Arunaĉal Pradeŝo, en la nordoriento de Barato, ĉar ĝi estas konata pro riĉeco kaj diverseco de ĝiaj lingvoj. Granda nombro de ĉi tiuj lingvoj ne estas skribataj, nek estas tre studitaj aŭ esploritaj. "El nura kvanta vidpunkto la "koro" estas nur lingvo plia, kiu aldoniĝas al la jam longega listo de 6 909 lingvoj konataj hodiaŭ en la mondo", klarigas K. David Harrison. Sed, li aldonas, "la lingva kontribuaĵo de la "koro" estas multe pli granda ol oni kredus, ĉar ĉi tiu lingvo donas tute novan perspektivon en historio, en mitologio, en teknologio kaj en gramatiko ". Scienca studo koncerne al la eltrovo de la "koro" aperos en la barata revuo pri lingvistiko "Indian Linguistics". K. David Harrison ankaŭ rilatas ĉi tiun eltrovon en verko "The Last Speakers", (La Lastaj Parolantoj), kiu nur estis eldonita de National Geographic. Ĉi tiu privata usona institucio eldonas la faman ĉiumonatan revuon kun la sama nomo. Legu pli pri la barata ŝtato de Arunaĉal Pradeŝo kaj pri la lingvogrupo tibeta-birma Fonto : Novaĵagentejo AFP |






BARATO - 06-an de oktobro, 2010.
La lingvistoj kiuj ĉi tiun novan lingvon eltrovis partoprenis en ekspedicio de la fama National Geographic, kadre de projekto pri identigo kaj konservo de tutmonda lingva heredaĵo, nomata "Daŭrantaj Voĉoj". Kvankam 150 tibetaj-birmaj lingvoj estas parolataj en Barato, ĉi tiuj lingvistoj ne povis identigi eĉ unu lingvo proksima al la "koro".