Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Nul-ellasa aǔto en la ĝardeno de SME Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Azio - Sciencoj
ĈINIO - 08-an de julio, 2010.

Vojaĝante en la ĝardeno mi rimarkis, ke sur vojoj kuras aǔtoj novaj, puraj kaj senbruaj. Oni diris, ke tiaj aǔtoj estas nul-ellasaj, tio signifas, ke anstataǔ karbono kaj similaj toksaj gasoj la aǔtoj nur ellasas akvon, kaj dank’al tio ili realigas la senkarbonan ellason.

Pri tio profesoro Yu Zhuoping, estro de la Instituto pri Aǔtoj sub Tongji-universitato diris, ke lia instituto kune kun Dinamik-sistema Kompanio pri Fuelo-pila Aǔto de Ŝanhajo kaj aǔto-fabrikoj esploris kaj produktis fuelo-pilajn aǔtojn, kiuj prenas fuelo-pilojn kiel energion, t.e. ili utiligas hidrogenon kiel fuelon kaj oksigenon -- brulosubtenan substancon, per tia desegno la aǔtoj ellasas ekskluzive akvon.

Tia aǔto nun ludas grandan rolon de transporta veturilo en la ĝardeno. En la ĝardeno kun areo de 5.28 kvadrataj kilometroj sin trovas 1017 nov-energiaj aǔtoj, inter kiuj 200 aǔtoj estas fuelo-pilaj.

Tamen nun pro alta produktkosto de tiaj aǔtoj, ankoraǔ estas tempo por ĝia eniro en ordinarajn hejmojn. Oni antaǔvidis, ke en 2015, kiam oni trovos malmultekonstan katalizilon, kiu anstataǔos la nunan, kaj konstruos sufiĉe multe da hidrogeno-stacioj, kiuj povas liveri hidrogenon al la fuelo-pilaj aǔtoj, malleviĝos la produktokosto de fuelo-pila aǔto.

Oni taksas, ke en la duon-jara ekspozicio la aplikado de novenergiaj aǔtoj en la ĝardeno povas redukti la ellason je 118 tunoj da toska gaso kaj 2.84 tunoj da forceja gaso.

Estas ekspektinde ke tiaj novenergiaj aǔtoj sukcese eniros en la ordinarajn hejmojn, la homaro per siaj talento kaj scioj fine solvos la problemojn kaŭzitajn de ellasoj karbona kaj toksa, kaj eliros el la obsedo de klimata ŝanĝiĝo.

Artikolo redaktita de
Chen  Ji el Ĉinio. dankon !

 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi